Preĝejo Stefano la 1-a (Karcag)

katolika preĝejo Stefano la 1-a en Karcag

La preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas romkatolika historia monumento (ekde 2001) en urbo Karcag (Hungario).

Paroĥa preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario)
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Karcag
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Karcag
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Karcag
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Jász-Nagykun-Szolnok
diocezo Eger
dekanujo Karcag-Tiszafüred
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Arkitektoj István Wind
Konstruado 1903
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La unua mencio pri kirko okazis en 1571, ĝuste tiam la turkoj okupis ĝin. Iom poste la restinta loĝantaro jam akceptis la kalvinismon. En dua duono de la 18-a jarcento alvenis katolikaj hungaroj kaj en 1769 oni refondis la katolikan grupon kaj konstruis barokan kirkon en 1773. Pli nova preĝejo konstruiĝis en 1903, dum la malnova estis malkonstruita. Spite tion en Karcag la katolikoj estas minoritato, ĉar la plimulto estas la kalvinanoj.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas en korto, kie estas videbla ankaŭ krucifikso kreita en 1858 kaj statuo pri Stefano la 1-a de 2001. La fasado estas simetria, meze la turo reliefas. Apud la turo troviĝas po 1 turetoj, tie povas supreniri al la galerio. Kelkaj pilieroj apogas kaj la turon, kaj la navon. La navo havas krucnavon kaj oklateran absidon. En 2015 vitraloj estis kreitaj.

Fontoj redakti