Preĝejo Stefano la 1-a (Napkor)

La preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Napkor.

Preĝejo de
Sankta Stefano la 1-a (Hungario)
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Napkor
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
diocezo Debrecen-Nyíregyháza
dekanujo Nyíregyháza
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo frugotiko, poste baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita el brikoj
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La unua mencio pri katolika gotika kirko en tiu ĉi vilaĝo okazis en 1271. Inter la 16-a jarcento kaj 1744 la kalvinanoj uzis ĝin. En 1762 oni trakonstruis la preĝejon laŭ baroko. En 1948 oni konstruis krucnavon, tial la preĝejo ricevis ankaŭ plian enirejon. La origina rektangula absido iĝis flanka kapelo. La orgeno estis farita en 1954. La konstruaĵo estis renovigita en 1965, sed antaŭe arkeologoj trovis niĉon en la sanktejo. En la sekva simila laboro en 1996 oni trovis freskojn pri Stefano la 1-a (Hungario), Ladislao la 1-a (Hungario), Emeriko de Hungario kaj entombigo de Kristo el la 13-a jarcento.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola en mezo de la vilaĝo laŭ vojo en korto, sed apude estas ankaŭ statuo pri Johano Nepomuko. Ĉe la tura fasado estas 2 niĉoj kun statuoj. La unua enirejo estas tra la turo, la alia en la mezepoka navo, kiu havas apogpilierojn. La pli nova absido estas plurlatera. Ankaŭ sakristio apartenas al la preĝejo. Interne la galerio estas baroka.

Fontoj redakti