Preĝejo Stefano la 1-a (Somogyszil)

La preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas katolika historia monumento en vilaĝo Somogyszil (Hungario).

Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario)
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Somogyszil
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Somogy
diocezo Kaposvár
dekanujo Somogyvár
paroĥo en Igal
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Tiu ĉi gotika kirko jam troviĝis en eklezia listo de 1332. La kirko detruiĝis dum dominado de la turkoj, poste en 1726 ĝi estis rekonstruita laŭ baroko. La orgeno estis konstruita en 1909. La preĝejo estis restaŭrita en 1976, tiam oni trovis la enmuritajn gotikajn fenestrojn.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en korto laŭ vojo. En la korto estas ankaŭ krucifikso. En la fasado la turo meze reliefas. Kaj la turo kaj la navo havas ŝtupajn apogpilierojn. Ĉe fino de la navo sakristio kun aparta enirejo estas videbla.

Kermeso okazas la 20-an de aŭgusto.

Fontoj redakti