Preĝejo Vizito de Maria (Elek)

La preĝejo Vizito de Maria estas romkatolika monumento historia en urbo Elek (Hungario).

Paroĥa preĝejo Vizito de Maria
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Elek
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Békés
diocezo Szeged-Csanád
dekanujo loke
paroĥo loke
Dato de konsekro 1934
Konsekrinto Gyula Glattfelder
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Alto 47 m (turo)
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Dum dominado de turkoj la komunumo senhomiĝis. La rehomiĝo okazis en 1724, la katolikoj apartenis al kirko de Gyula. La paroĥo estis fondita en 1734, poste oni konstruis preĝejeton. Ĝis 1785 tombejo funkciis ĉirkaŭ la kirko. Ĝi ne sufiĉis, tial oni konstruis la nun videblan barokan kirkon en 1796. Pro statikaj problemoj la konstruaĵo estis restaŭrita en 1818. Oni konstruis krucnavon en 1904. La orgeno estis farita en 1872 kaj trakonstruita en 1938.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola stratangulo. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, la plej supre la kvadrata turo altiĝas kun bulboforma pinto. Sur la fasado estas videblaj kelkaj memortabuloj. La absido estas duonronda. Interne la benkoj estis faritaj en 1809. La altara bildo prezentas Viziton de Maria kaj estis pentrita en 1815. En la sanktejo estas videblaj pentraĵoj pri Sankta Barbara kaj Sankta Francisko el Asizo; skulptaĵoj pri Sankta Joakimo, Sankta Anna, Sankta Sebastiano kaj Sankta Floriano. Ĉe la predikejo estas skultaĵo pri Sankta Antonio el Padovo. En la krucnavoj flankaj altaroj pri Koro de Jesuo kaj Sankta Jozefo.

Kermeso okazas en la 2-an de julio.

Fontoj redakti