Preĝejo Vizito de Maria (Kapuvár)
La preĝejo Vizito de Maria estas sakrala konstruaĵo en urbo Kapuvár (Hungario).
Preĝejo Vizito de Maria | |
---|---|
Preĝejo Vizito de Maria en Kapuvár
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Kapuvár |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Győr-Moson-Sopron |
diocezo | Győr |
dekanujo | Kapuvár |
paroĥo | en Preĝejo de Sankta Anna (Kapuvár) |
Dato de konsekro | 1991 |
Konsekrinto | Lajos Pápai |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | György Jáky |
Konstruado | 1989–1991 |
Specifo | |
Enhaveco | 200 sidlokoj |
Ligiloj | |
Historio redakti
En 1923 familio Esterházy disdonis parcelojn por kirko kaj paroĥo en ekstera parto de Kapuvár. Anonciĝis pluraj malfacilaĵoj, ne okazis konstruado nur ekde 1989. La kirko estis preta post 2 jaroj, tamen diversaj laboroj estis faritaj poste kontinue. En 1992 la altaro kun bildo estis preta, en la sekva jaro la kverkaj benkoj, en 1994 la vitraloj, en 2000 la kapelo estis plene establita. 2 sonoriloj alvenis en 1998, post 3 jaroj 2 elektraj orgenoj. En 2020 renovigaj laboroj okazis.
Konstruaĵo redakti
La konstruaĵo situas sola en korto havanta formon pri falĉileto. Rektaj linioj preskaŭ ne ekzistas, tial la turo estas svelta elstaraĵo kun arkoj. Interne aparta kapelo troviĝas. La vitraloj "Rifuĝo de Sankta Familio al Egiptio" en 1993, Patrino Teresa kaj László Batthyány-Strattmann en 2018 estis faritaj de József Perlaki (vitralisto).