Preĝejo Vizito de Maria (Lábatlan-Piszke)
La preĝejo Vizito de Maria estas sakrala konstruaĵo en urbo Lábatlan (Hungario). Ĝi origine estis en vilaĝo Piszke ĝis la unuigo al Lábatlan en 1950.
Paroĥa preĝejo de Vizito de Maria | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Lábatlan |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Komárom-Esztergom |
diocezo | Esztergom-Budapeŝto |
dekanujo | Bajót |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Historio redakti
La unua mencio pri paroĥo kaj pastro de la iama vilaĝo Pizke okazis inter 1332-1337 en 1426. Dum dominado de turkoj la kirko ruiniĝis, eĉ la vilaĝo estis senhoma en 1570. Depost la turka erao ŝvaboj alvenis kaj refondis la vilaĝon, tamen iomete for. Ili konstruis ankaŭ kirkon en 1792. La nun videbla preĝejo estis konstruita en la sama loko en 1900. La paroĥa rango alvenis en 1930. La orgeno estis kreita en 1899 kaj trakonstruita en 1928. Militaj damaĝoj okazis en 1945, sed post 2 jaroj oni faris la necesajn riparojn.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo situas en korto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo estas tra la turo. Super la enirejo malgranda rozvitralo estas videbla. La fasado havas ankaŭ po 1 niĉojn, ene malgrandan rondan fenestron. La navo finiĝas en plurlatera absido, signife pli malgranda kaj malalta, ol la navo. Maldekstre en fino de la navo sakristio aliĝas al la konstruaĵo.