Preĝejo Vizito de Maria (Mernye)
La preĝejo Vizito de Maria estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Mernye.
Paroĥa preĝejo Vizito de Maria | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Mernye |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Somogy |
diocezo | Kaposvár |
dekanujo | Somogyvár |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | plejparte baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio redakti
Laŭ preĝejlisto el 1332 jam estas legebla Mernye, supozeble la kirko konstruiĝis en la 13-a aŭ 14-a jarcentoj. Dum dominado de la turkoj la kirko ruiniĝis. En la 1760-aj jaroj oni konstruis pli novan, jam barokan konstruaĵon, - ŝajnas - oni uzis la restintajn partojn. En 1790 kapelo estis alkonstruita. La orgeno estis farita en 1888. La orgeno estas aŭdebla ekde 1899. En la 1970-aj jaroj la planko iomete malleviĝis ĉe la altaro. Arkeologoj trovis dupartan kripton. En la unua kuŝis karmelana monaĥo kun alto 230 centimetrojn (!), en la alia estis multe da ostoj el la turka erao.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo staras sola en mezo de la vilaĝo laŭ la ĉefvojo sur monteto inter arboj. La fasado estas simetria, meze la enirejo estas videbla, la plej supre la kvadrata turo altiĝas. La navo finiĝas kun plurlatera sanktejo. Interne la ornamriĉa predikejo kaj la mebloj estis faritaj en la 1760-aj jaroj. Ankaŭ la freskoj estas menciindaj.
Malantaŭ de la preĝejo staras 3 golgotaj krucoj faritaj en 1824.
Fontoj redakti
- hungare kun bildoj Arkivigite je 2019-08-30 per la retarkivo Wayback Machine
- [1]
- hungare kun bildoj