Preĝejo Ĉieliro de Maria (Nagykovácsi)

Preĝejo de Ĉieliro de Maria estas romkatolika Monumento historia en Nagykovácsi.

Paroĥa preĝejo de
Ĉieliro de Maria
Interno de preĝejo de Ĉieliro de Maria en Nagykovácsi
Interno de preĝejo de Ĉieliro de Maria en Nagykovácsi
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nagykovácsi
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest (departemento)
diocezo Esztergom-Budapeŝto
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 17421746
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Unue oni konstruis kapelon komence de la 18-a jarcento, sed baldaŭ ĝi detruiĝis pro la militadoj. En 1715 jam kirko konstruiĝis kun paroĥo. pli nova preĝejo estis konstruita en la 1740-aj jaroj, poste kelkfoje oni trakonstruis ĝin. La predikejo estis farita en 1747, la etaĝa sakristio apud la sanktejo en 1753, la ĉefaltaro en 1754. En 1813 la titolo iĝis anstataŭ Senmakula Koncipiĝo la nuna Ĉieliro de Maria. La orgeno estas aŭdebla ekde 1881.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola havanta unu turon. Super la enirejo estas skulptaĵo pri Senmakula Koncipiĝo farita en 1754. La sanktejo estas kvinangula. Interne 4 lignaj skulptaĵoj estas videblaj: Sankta Sebastiano, Sankta Roĥo, Sankta Lenardo kaj Sankta Floriano. La 2 flankaj altaroj pri Sankta Kruco kaj Johano Nepomuko fariĝis en 1761.

Kermeso okazas la 15-an de aŭgusto.

Fontoj redakti

 
La kirko ekstere