Preĝejo Anunciacio (Kehidakustány)
La preĝejo de Anunciacio (hungare Gyümölcsoltó Boldogasszony) estas katolika monumento historia en Hungario, en vilaĝo Kehidakustány (en la iama Kehida).
Preĝejo de Kehidakustány | |
---|---|
Aerfoto pri preĝejo de Kehidakustány
| |
katolika preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Kehidakustány |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | katolikismo |
provinco | Zala |
diocezo | Veszprém |
Statuso | paroĥa preĝejo |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio redakti
La unua gotika kirko estis konstruita en 15-a jarcento, kiun post la mezepoko la turkoj detruis. Inter 1747-1756 oni konstruis novan preĝejon, sed restaĵoj el la malnova preĝejo estis uzitaj por la nova konstruaĵo. La orgeno estis farita en 1900.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo situas sola en korto. La fasado konsistas preskaŭ el larĝa kvadrata turo, sube kaj meze estas la enirejo. La absido situas en la orienta flanko kaj ĝi estas plurlatera. Malgranda sakristio aliĝas al la unusola navo. Interne la predikejo kaj la ĉefaltaro estis faritaj el la 18-a jarcento. La fenestrobildoj pretiĝis en dua parto de la 20-a jarcento.