Preĝejo Prezento de Jesuo (Pécs)

La preĝejo Prezento de Jesuo ĉe la templo (hungare Gyertyaszentelő Boldogasszony-templom) estas eklezia monumento historia en Hungario, en urbo Pécs, en centro de Placo Széchenyi (Pécs). Ĝi estas la plej grandioza produkto de la turka-islama arkitekturo en Hungario kaj simbolo de Pécs - vaste konata - kiel moskeo de paŝao Gazi Kasim. Ĝi troviĝas en la urbocentro, sur la Placo Széchenyi (Pécs) kaj okupas la plej altan parton de la placo, kvazaŭ regas ĝin.

Paroĥa preĝejo Prezento de Jesuo
Preĝejo Prezento de Jesuo en Pécs
Preĝejo Prezento de Jesuo en Pécs
moskeo • historia loko • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Pécs
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Baranya
diocezo Pécs
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Dum la mezepoko en tiu loko estis kirko de Sankta Bartolomeo, sed pli frue dum la romianoj tombejo estis. (Arkeologoj ektrovis fundamenton de tiu preĝejo.) Dum dominado de la turkoj la preĝejo estis malkonstruita kaj rekonstruita kiel moskeo inter 1543-1546. Ĝiaj mezuroj estas cent paŝoj laŭlonge kaj cent paŝoj laŭlarĝe. La kupolo estas 28 metrojn alta kaj 17 metrojn longa. Ĉirkaŭ 1660 s-ro Evlia Ĉelebi, la fama turka vojaĝanto, skribis pri ĝi entuziasme. La jezuitoj akiris la konstruaĵon en 1766, kiuj faris el la moskeo barokan preĝejon. La nuna formo de la preĝejo estas videbla ekde 1939. La orgeno funkcias ekde 1942. Nuntempe ĝi funkcias kiel preĝejo romkatolika, do kiel paroĥo urbocentra kaj estas libere vizitebla.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo formas iomete rondon kaj ne havas turon. Sur la frontmuroj (fasadoj) al sud-oriento, sud-okcidento kaj nord-oriento en du vicoj unu super la alia videblas po kvar respektive po tri pint-arkaj fenestroj. Interne de la konstruaĵo, sur la restintaj partoj de la iama mur-surfaco (mortero) estas bone videblaj la turkaj ornamoj, surskribitaj citaĵoj el la sankta Korano. Ankaŭ nun estas niĉo al Mekao. La du turkaj lavbasenetoj antaŭ la sakristio, en kiuj nuntempe estas sanktigita akvo, devenis el la banejo de paŝao Gazi Kasim. Ĝi iam staris apud la moskeo, sed ĝis nun malaperis. Apud la preĝejo estas moderna metala sonorilostablo 5 metrojn alta. Tage po 3 la sonorilo supreniras 8 metrojn. Antaŭe skulptaĵo pri Sankta Bernardo situas.

Kermeso okazas en la 2-an de januaro.

Fontoj redakti