Preĝejo Maria de la Neĝo (Kluĵo)

Franciskana preĝejo de Maria de la Neĝo estas romkatolika preĝejo en Rumanio, en urbo Kluĵo.

Preĝejo de
Maria de la Neĝo
Preĝejo de Maria de la Neĝo en Kluĵo
Preĝejo de Maria de la Neĝo en Kluĵo
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Rumanio
Municipo Kluĵo
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Longo 112 m
Larĝo 32 m
Alto 52 m (preĝejturo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En tiu loko estis preĝejo jam antaŭ la tatara invado okazinta en 1241. Nova romanika preĝejo kune kun ligna monaĥejo konstruiĝis en 1260. Dominikanoj alvenis en la 1420-aj jaroj. En la 15-a jarcento la konstruaĵoj pligrandiĝis kaj parte gotikiĝis. En 1556 la loĝantaro forlasis la romkatolikan eklezion kaj iĝis kalvinanoj, kiel la preĝejo. La monaĥejo iĝis lernejo. En 1693 jezuitoj ricevis la preĝejon, poste en 1725 la franciskanoj rericevis kaj rekonstruis ĝin. En la monaĥejo ankaŭ biblioteko funkciis, inter 1906-1948 ankaŭ presejo. En 1912 la preĝejo renoviĝis. En 1949 la franciskanoj estis forigitaj, la monaĥejo iĝis arta mezlernejo.

Konstruaĵoj redakti

La monaĥejo estas duetaĝa gotika domego, centre kun kvadrata korto.

La preĝejo havas unu turon super la enirejo, en la alia flanko la sakristio kaj la sanktejo etendiĝas. La ĉefaltaro de la preĝejo prezentas Maria-n de la Neĝo-n kaj ĝi fariĝis en 1730. La flankaj altaroj estas dediĉitaj al Sankta Antonio el Padovo, Sankta Francisko el Asizo, Koro de Jesuo kaj Sankta Tereza.

La preĝejo kun la monaĥejo estas Monumento historia.

Fontoj redakti

 
Monaĥejo