Preĝejo de Naskiĝo de Maria (Tjumeno)

ortodoksa preĝejo en Tjumeno, Rusio

La preĝejo de Naskiĝo de Maria (ruse храм во имя Рождества Пресвятой Богородицы) estas la preĝejo de la Rusa Ortodoksa Eklezio konstruita en urboparto Mis en Tjumeno (Rusio) en 2000. Origine ĝi estis konstruita kiel kapelo, sed poste transformita je preĝejo.

preĝejo de Naskiĝo de Maria
ruse храм во имя Рождества Пресвятой Богородицы
ortodoksa preĝejo
Loko
Ŝtato Rusio Rusio
Municipo Tjumeno

Geografia situo

57° 10′ 14″ N, 65° 38′ 18″ O (mapo)57.170565.6384Koordinatoj: 57° 10′ 14″ N, 65° 38′ 18″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito la Rusa Ortodoksa Eklezio
diocezo la Tobolska eparĥio
dekanujo la Tjumena
Dato de konsekro 15-an de marto 2000
Konsekrinto Dimitrij (Kapalin), metropolito de Tobolsko kaj Tjumeno
Uzado ortodoksa preĝejo
Arkitektura priskribo
Tipo de konstruaĵo ortodoksa preĝejo
Konstruado 1999-2000
Specifo
Konstrumaterialo ligno

Map

Ligiloj
Adreso strato Sudoremontnaja, 1/1
vdr

Situo redakti

La preĝejo situas en nord-orienta parto de Tjumeno, en la eksa vilaĝo Mis, kiu nun estas urboparto kaj aktive evoluas. La konstruaĵo situas rande de la parko de Jurij Gagarin, apud domo de kulturo, ĉe kruciĝo de la stratoj Sudoremontnaja kaj Makarov. Plej proksimaj bushaltejoj estas Mis kaj Ulica Ĵukovskogo.

Historio redakti

Aŭtune 1999 (laŭ aliaj datumoj — en 1998)[1] rande la parko Jurij Gagarin en urboparto Mis (Tjumeno) estis ekkonstruita ligna kapelo de Naskiĝo de Maria. La konstruadon financis lokaj komercistoj, fratoj Viktor, Aleksej kaj Vladimir Salmin, kiuj naskiĝis kaj kreskis en tiu ĉi urboparto. La 15-an de marto 2000 la kapelo estis konsekrita de metropolito de Tobolsko kaj Tjumeno Dimitrij (Kapalin)[2].

En 2003 kiel paroĥestro estis nomumita kleriko de la Oranta katedralo Aleksandr Pavloviĉ. Li aranĝis dimanĉan lernejon, krucomarŝojn[1].

En 2006 kiel paroĥestro estis nomumita kleriko de la preĝejo de Tri Sanktuloj Sergej Kistin. Li iniciatis rekonstruon de la kapelo kaj ĝian transformiĝon je preĝejo. En 2008-2009 la kapelo estis ampleksigita, aperis altaro kaj ikonostazo. La 7-an de julio 2009 kleriko de la Oranta katedralo Nikolaj Cirke faris en la preĝejo liturgion, akvosanktigan diservon kaj gvidis krucomarŝon. La 21-an de septembro 2009 dum la festo de Naskiĝo de Maria estis konsekritaj la kupoloj, krucoj, sonoriloj kaj okazis liturgio. La 4-an de novembro 2009 kiel paroĥestro estis nomumita kleriko de la Oranta katedralo Vladimir Petrov. Ekde la 28-a de novembro 2009 dimanĉe kaj dum la festotagoj okazas vespera diservo kaj liturgio, sabate okazas sakramentoj[1].

Gardistejo forme de tradicia rusa ligna dometo plu staras apud la preĝejo kaj estas uzata kiel ludejo kaj interaga muzeo por infanoj, kie ili povas konatiĝi kun tradicia rusa domo kaj ĝiaj hejmaĵoj[3].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Тюмень. Церковь Рождества Пресвятой Богородицы (ruse). Sobory.ru (2013-03-04). Arkivita el la originalo je 2022-08-23. Alirita 2022-08-23.
  2. Маслова, Е. А.. (2002) Тарасова О. П.: Купола Тюмени (ruse), p. 75. ISBN =.
  3. Дмитрий Падерин (2019-09-21) «Красный» угол посёлка Мыс (ruse). Tjumenskije Izvestija. Arkivita el la originalo je 2022-09-12. Alirita 2022-09-12.