Preĝejo de Plej Sankta Dipatrino (Komárno)

La Serba ortodoksa preĝejo de Plej Sankta Dipatrino estas religia konstruaĵo en Slovakio, en urbo Komárno.

Serba ortodoksa preĝejo de
Komárno
Serba ortodoksa preĝejo en Komárno
Serba ortodoksa preĝejo en Komárno
ortodoksa preĝejo • plata tomboŝtono
Loko
Ŝtato Slovakio
Municipo Komárno
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito Serba ortodoksa eklezio
Dato de konsekro 1756
Konsekrinto episkopo de Buda: Dionisije Novakovič
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 1754–1756
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La plej frue ligna preĝejo estis en tiu loko, kiun serbaj rifuĝintoj konstruis. Pli nova preĝejo konstruiĝis en la 1750-aj jaroj en la urbo, kiu ĝis la Traktato de Trianon estis hungara urbo Komárom. En 1763 tertremo okazis, sed la preĝejo restis uzebla. En 1770 finiĝis la rekonstruo. En 1848 pro incendio la preĝejo bruldetruiĝis, post 3 jaroj ĝi rekonstruiĝis. Baldaŭe Serbio sendependiĝis, multe da serboj hejmeniris, la preĝejo forlasiĝis. Ekde 1967 muzeo profitas ĝin, tamen foje-foje geedziĝaj religiaj ceremonioj okazas.

 

Konstruaĵo redakti

La unusola turo altiĝas ĉe la fronto super la enirejo. Ankaŭ la preĝejo konsistas el unu navo. En la interna parto estas videblaj diversaj ortodoksaj objektoj kaj ikonoj, fine kelke da tomboŝtonoj. Ankaŭ ekstere estas multe da tomboŝtonoj.


Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio