Malfermi la ĉefan menuon

Preĝejo de Sankta Barbara (Vieno)

Preĝejo de Sankta Barbara (germane Barbarakirche) troviĝas en Interna urbo de Vieno (Aŭstrio).

Preĝejo de Sankta Barbara
germane Barbarakirche
Wien - Barbarakirche.JPG
Loko
Ŝtato Aŭstrio
Municipo Vieno

Geografia situo

48° 12′ 35″ N, 16° 22′ 45″ O (mapo)48.20961111111116.379027777778Koordinatoj: 48° 12′ 35″ N, 16° 22′ 45″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito Ukraina Grek-Katolika Eklezio
Dato de konsekro 1573
Arkitektura priskribo
Konstrustilo rokoko, baroko
Tipo de konstruaĵo preĝejo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
Adreso Postgasse 8-12, 1010 Wien
Vikimedia Komunejo Komunejo pri Preĝejo de Sankta Barbara
Oficiala paĝaro http://st-barbara-austria.org
Information icon.svg
vdr

Historia fonoRedakti

Iam la Aŭstro-Hungara imperio etendiĝis je miloj da kilometroj kaj inkluzivis interalie okcidentajn partojn de Ukrainio. La lasta suferis kiel buferlando kaj dum jarcentoj estis disŝirata de siaj pli fortaj najbaroj — Pollando, Litovio, Aŭstro-Hungario kaj la Rusia imperio. Ĉiu novestabliĝinta potenco klopodis firmigi sian aŭtoritaton per altrudiĝo de sia eklezio kaj rezulte de tio kreiĝis tre specifa situacio. En 1595 la ortodoksaj episkopoj de Ukrainio subskribis en la urbo Bresto union, per kiu la ukrainaj ortodoksuloj en teritorioj tiam regataj de Pollando unuiĝis kun la katolika eklezio, sed kun la rajto plu sekvi sian bizancan riton. Poste al la unio aliĝis pliaj eparĥioj kaj antaŭ la aliĝo al la Rusia imperio du trionoj de la ukrainoj obeis Romon[1].

En 1839 la rusa caro Nikolao la 1-a nuligis la union en siaj teritorioj. Tiu kontraŭstaro daŭris en la politika kaj eklezia kampoj ankaŭ en la 20-a jarcento. La sinodo en Lvivo en 1946 denove nuligis la union, do la Ukraina Grek-Katolika Eklezio plu funkciis nur subtere aŭ eksterlande. Nun ĝia stato stabiliĝis kaj kun siaj pli ol 4,5 milionoj da adeptoj ĝi estas la plej granda greko-katolika eklezio en la mondo[1].

KonstruadoRedakti

La preĝejo estis unue sanktigita en 1573 kiel jezuita kapelo. Post malpermeso de la ordeno en 1773 Maria Tereza transdonis ĝin al la greko-katolika seminario. La ukrainaj kristanoj havis nenion kontraŭ la katolika sanktulino, do Sankta Barbara plu aŭspiciis la preĝantojn. En 1784 ĉi tie kreiĝis la unua ekster Ukrainio paroĥo de la Ukraina greko-katolika eklezio. La preĝejo sukcese travivis ĉiujn historiajn perturbojn, kaj estis restarigita post bombotrafo, okazinta la 15-an de januaro 1945[1].

Nun tie funkcias mondfama ukraina ĥoro kaj regule okazas ukrainlingvaj diservoj, kiujn partoprenas ankaŭ anoj de malpli grandaj greko-katolikaj komunumoj — rumanoj, bulgaroj, makedonoj, slovakoj, hungaroj. Lastatempe aperis ankaŭ sirianoj kaj lebananoj — anoj de la Melkita Greko-Katolika eklezio, fuĝintaj de la milito kaj tumultoj[1].

Rilataj apudaĵojRedakti

Apude ekde 1999 staras monumento al la ukraina verkisto Ivan Franko kaj sur la preĝeja muro pendas memortabulo pri Vasilij Viŝivanij, ankaŭ konata kiel arkiduko Vilhelmo Francisko de Habsburgo-Loreno[1].

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Stanislavo Belov (2018-06-03)La unua tago en Vieno (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-03-10. Alirita 2019-03-10.