Preĝejo Sankta Egidio (Peresznye)

Preĝejo de Sankta Egidio estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Peresznye.

Preĝejo de
Sankta Egidio
Preĝejo de Sankta Egidio en Peresznye
Preĝejo de Sankta Egidio en Peresznye
paroĥopreĝejokristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Peresznye
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Győr
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La unua mencio pri preĝejo okazis en 1612, tamen oni supozas, ke dum la mezepoko estis tie preĝejo. La romkatolika eklezio fondis memstaran grupon en 1713, sed preĝejo estis konstruita jam en pli frue en 1651. La nun videbla preĝejo estis konstruita en 1727. La kapela parto estis pligrandigita en 1832. La orgeno ekfunkciis en 1896. Ekde 1880 la mesoj okazis kroate kaj germane, ekde 1910 kroate kaj hungare.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo havas unusolan kvadratan turon kaj same unu navon. Kapelo kaj sakristio aliĝas al la navo. La sanktejo estas 3 el la okanguloj. En la korto estas videblaj kruco el 1888, monumento pri la falintoj, iom apude tomboŝtonoj, fine restis parto de defenda muro. Super la ĉefenirejo estas kroata surskribo: "Hiza moja je hiza bogomolje" (Mia domo estas domo de Dio).

Interne estas galerio. La ĉefaltaro kaj la predikejo devenis el la 18-a jarcento. Inter du pentraĵoj el 1750 estas skulptaĵo, kiu venis el Horvátzsidány. Apud la ĉefaltaro estas skulptaĵoj pri apostoloj Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo. La ĉefa bildo pentrita en 1735 montras Egidion.

Kermeso okazas en la 1-an de septembro.

Fontoj redakti