Preĝejo Sankta Jozefo (Abda)

Preĝejo Sankta Jozefo estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en vilaĝo Abda.

Paroĥa Preĝejo Sankta Jozefo
Preĝejo Sankta Jozefo en Abda
Preĝejo Sankta Jozefo en Abda
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Abda
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Győr-Moson-Sopron
diocezo Győr
Arkitektura priskribo
Konstrustilo klasikismo
Konstruado 18431845
Specifo
Longo 31 m
Larĝo 11 m
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En Abda kirko kun paroĥo funkciis jam dum la mezepoko. En la 1550-aj jaroj ili neniiĝis. Dokumento mencias pli novan preĝejon kun ligna turo en 1698, alia dokumento informas pri konsekro en 1734. En tiu loko nun kapelo situas. La nun videbla preĝejo estis konstruita jam en alia loko post inundo okazinta en 1829. La orgeno estis farita en 1944. En 1985 la preĝejo estis renovigita.

Konstruaĵo redakti

Antaŭ la preĝejo situas ŝtona skulptaĵo pri Dipatrino kaj monumento pri falintoj dum la mondomilitoj. La konstruaĵo havas unusolan turon super la enirejo. Interne la ĉefaltaro prezentas Sanktan Jozefon. La bildoj en la navo estas malfreskoj. 2 flankaj altaroj aliĝas al la ĉefnavo.

Kermeso okazas en la 20-an de aŭgusto, kiu estas tago de la konsekro.

Fontoj redakti