Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (Bácsalmás)

Kirko Apoteozo de Sankta Kruco estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Bácsalmás.

Kirko Apoteozo de Sankta Kruco
Paroĥa kirko Apoteozo de Sankta Kruco en Bácsalmás
Paroĥa kirko Apoteozo de Sankta Kruco en Bácsalmás
paroĥopreĝejokristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Bácsalmás
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Bács-Kiskun
diocezo Kalocsa-Kecskemét
Dato de konsekro 1823
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo klasikismo
Konstruado 1821–1823
Specifo
Longo 46 m
Larĝo 13 m
Alto 38 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Post dominado de turkoj en la 1720-aj jaroj franciskanoj aranĝis mesojn en provizora preĝloko. La unua mencio pri la preĝejo okazis en 1733. Laŭ alia informo pli nova preĝejo konstruiĝis en 1759, kies longo estis 19 m, larĝo kaj alto po 8 m. La sekva (stabila) preĝejo en la 1770-aj jaroj konstruiĝis, kies longo estis 25 m, larĝo 6 m, turolongo 15 m. Poste precipe germanoj alvenis, tial la preĝejo iĝis malgranda. La nuna preĝejo konstruiĝis en la 1820-aj jaroj. En 1905 ĝi pligrandiĝis, poste kelkfoje renoviĝis.

Konstruaĵo redakti

La ĉefa skulptaĵo estas pri Sankta Vendelo, la ceteraj estas pri Rita de Cascia, Sankta Georgo kaj pri Sankta Maria. Tiu lasta alvenis el Fatima en 2006.

Kermeso okazas en la 14-an de septembro.

Fontoj redakti