Preĝejo Sankta Ladislao (Tiszasüly)
La preĝejo Sankta Ladislao, nomata laŭ Ladislao la 1-a, reĝo de Hungario, estas romkatolika monumento historia (ekde 1925) en Hungario, en vilaĝo Tiszasüly.
Paroĥa preĝejo Sankta Ladislao | |
---|---|
preĝejo de Tiszasüly
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Tiszasüly |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Jász-Nagykun-Szolnok |
diocezo | Eger |
Statuso | paroĥa preĝejo |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Longo | 10 m (sanktejo) |
Larĝo | 9 m (navo kaj sanktejo) |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio
redaktiLa unua gotika preĝejo konstruiĝis en la 14-a jarcento. Laŭ la kutimoj la sanktejo (konstruita en 1490) situas en la orienta flanko. Supozeble en 1733 la preĝejo estis pligrandigita, kiel baroka preĝejo. La pli nova turo konstruiĝis en 1833. Renovigoj okazis en 1853, 1873 kaj en 1886. La orgeno estas aŭdebla ekde 1876. En 1971 arkeologa esplorado kaj nova renovigo okazis.
Konstruaĵo
redaktiLa konstruaĵo havas po unu navon kaj turon. La sanktejo estas okangula, el kio 3 flankoj fermas la konstruaĵon. En la norda flanko sakristio situas. Interne en la okcidenta flanko (kontraŭ la sakristio) galerio (precipe por la orgeno) etendiĝas.