Preĝejo Sankta Marteno (Ilversgehofen)

La Preĝejo de Sankta Marteno (germane Martinikirche) estas vilaĝa kirko en la erfurta urboparto Ilversgehofen. Ties loĝantaro poste konsistis, pro la industriigo, ĉefe el laboristoj.

Preĝejo Sankta Marteno
kristana preĝejo [+]
Koordinatoj51° 0′ 0″ N, 11° 1′ 24″ O (mapo)51.000111.0234Koordinatoj: 51° 0′ 0″ N, 11° 1′ 24″ O (mapo)

Preĝejo Sankta Marteno (Turingio)
Preĝejo Sankta Marteno (Turingio)
DEC
Preĝejo Sankta Marteno
Preĝejo Sankta Marteno
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Preĝejo Sankta Marteno
Vikimedia Komunejo:  Martinikirche (Ilversgehofen) [+]
vdr
La preĝejo de la erfurta urboparto Ilversgehofen.

Historio redakti

En 1145 estis ĝia unua dokumenta mencio. En 1362 ĝi iĝis memstara paroĥa preĝejo.

La preĝejo estis konstruita inter 1456 kaj 1466 laŭ gotika stilo. Pro detruo dum la Tridekjara milito ĝi estis rekonstruita ĝis 1664. La sekvinta detruo estis en 1813 dum la militoj kontraŭ Napoleono Bonaparte. Tiel inter 1818-21 alkonstruiĝis al la ankoraŭ restinta turo klasicisma navo, kiu ekzistas ĝis hodiaŭ. Restaŭradlaboroj estis en 1927 kaj en la 1960-aj jaroj (interno).

Patronoj de la kirko estis la sanktaj Marko kaj Nikolao. Pro eraro de la Prusia administrato altribuitis en 1824 patroneco de Sankta Marteno al la preĝejo. Tion oni simple lasis.

En 2001 la komunumo kunfandiĝis kun la komunumo de la Luther-kirko.

Orgeno redakti

La orgeno datumas de 1838 kaj estis instalita fare de la orgenkonstruistoj (gefratoj) Hesse. Ĝi estis restaŭrita en 2009[1].

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Pliaj informoj kun bildoj de la Hesse-orgeno