Preĝejo de Sankta Petro (Vieno)

Preĝejo de Sankta Petro (Vieno) (germane Peterskirche) estas unu el la plej malnovaj preĝejoj en Vieno (Aŭstrio). Ĝi troviĝas ĉe la samnoma placo Petersplatz en la Interna Urbo[1].

Preĝejo de Sankta Petro
germane Peterskirche
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Aŭstrio
Municipo Vieno

Geografia situo

48° 12′ 33″ N, 16° 22′ 10″ O (mapo)48.209316.3695Koordinatoj: 48° 12′ 33″ N, 16° 22′ 10″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito Romkatolika Eklezio
diocezo Romkatolika ĉefepiskopujo de Vieno
asocio Minoritanoj
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Tipo de konstruaĵo preĝejo
Konstruado 1701–1733
Specifo
Longo 50
Larĝo 20
Alto 56,8
Mapo
Preĝejo de Sankta Petro (Vieno) (Vieno)
Preĝejo de Sankta Petro (Vieno) (Vieno)
DEC

Map

Ligiloj
Adreso Petersplatz, 1010, Vieno
Vikimedia Komunejo Komunejo pri Preĝejo de Sankta Petro
Oficiala paĝaro www.peterskirche.at
vdr

Ĝi lokiĝas iom funde de la strato Graben, en Petersplatz, do ofte restas nerimarkita de preterpasantoj. Tio estas la unua preĝejo de Vieno, transformita en la 4-a jarcento el kazernoj de la romia tendaro Vindobono. Cetere tiu aserto (ĉefe la dato) estas kontestata de iuj esploristoj, kiuj konsideras la unua en tiu listo Ruprechtskirche[1].

La unua mencio sub la nuna nomo troveblas en 1137. Fine de la 12-a jarcento ĝi iĝis parto de la Skota monaĥejo. Post plena pereo pro incendio en 1661, imperiestro Leopoldo la 1-a ordonis konstrui ĝin denove kadre de sia religia elano, kaŭzita de la pestoepidemio, nomita "granda plago", de 1679 dum kiu interalie aperis la fama Pestokolono. La nova konstruaĵo, inspirita de la Baziliko de Sankta Petro en Vatikano, estis inaŭgurita en 1733[1].

En 1970 la preĝejo estis transdonita al Opus Dei[1].

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Stanislavo Belov (2018-07-24) Hofburgo: majesto kaj tragedioj de imperiestroj (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-02-24. Alirita 2019-02-24.