Preĝejo Sankta Triunuo (Letenye)

Preĝejo de Sankta Triunuo estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en urbo Letenye.

Paroĥa preĝejo de
Sankta Triunuo
Preĝejo de Sankta Triunuo en Letenye
Preĝejo de Sankta Triunuo en Letenye
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Letenye
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Zala
diocezo Szombathely
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En 1332 paroĥo jam estis menciita en tiu loko. La nun videbla preĝejo estis konstruita en 1765. La orgeno funkcias ekde 1911.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola. Ĝi havas kvadratforman turon super la ĉeenirejo. Fine de la unusola navo oklatera sanktejo troviĝas, kiu aliĝas al la navo per 3 lateroj. Ankaŭ etaĝa sakristio aliĝas al la sanktejo. En la interno post la enirejo estas galerio. La bildoj en la navo estis pentritaj en la 1960-aj jaroj. La ĉefaltaro kaj ties bildo, la predikejo kun ambaŭ flankaj altaroj devenis el 1792. Super la ĉefaltaro estas anĝeloj. Apartenaĵoj de la flankaj altaroj estas skulptaĵoj pri Koro de Jesuo, Stefano la 1-a (Hungario), Ladislao la 1-a (Hungario) kaj bildo pri Sankta Maria. Skulptaĵoj pri la apostoloj estas videblaj en niĉoj, sed la originaj skulptaĵoj troviĝas en la proksima kastelo. Fine menciindas bildo, pri tio, ke Stefano la 1-a dediĉas la kronon al Sankta Maria.

Kermeso okazas en la dimanĉo de Sankta Triunuo.

Fontoj redakti