Preĝejo Senmakula Koncipiĝo (Fót)

Preĝejo de Senmakula Koncipiĝo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Fót.

Paroĥa preĝejo de
Senmakula Koncipiĝo
Preĝejo de Senmakula Koncipiĝo en Fót
Preĝejo de Senmakula Koncipiĝo en Fót
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Fót
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest (departemento)
diocezo Vác
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Miklós Ybl
Konstrustilo klasikismo, romantikismo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En Fót dum la mezepoko jam funkciis kirko de Sankta Georgo, kiu estis trakonstruita en 1752 kaj 1860. En 1829 oni pligrandigis ĝin. La nun videbla "nova" preĝejo konstruiĝis inter 1845-1855 por la loka bienulo István Károlyi. La orgeno ekfunkciis en 1854, poste ĝi renoviĝis en 1933 kaj 1973.

Konstruaĵo redakti

La impona konstruaĵo konstruiĝis kune kun la apudaj paroĥo kaj lernejo. La preĝejo mem havas bazilikan formon kun 4 turoj. En la fasado inter 2 kvadrataj turoj troviĝas la ĉefenirejo, apude estas skulptaĵoj pri Stefano la 1-a (Hungario) kaj Ladislao la 1-a (Hungario). Pli supre estas videbla granda fenestrorozo, la plej supre estas skulptaĵo pri "Immaculata". Ĉe renkontiĝo de la sanktejo kaj navo estas la aliaj 2 malpli altaj, sed similaj turoj. Meze estas la ĉefnavo, apude po unu flankonavoj. Ĉe la dekstra flanko de la sanktejo sakristio aliĝas, en la maldekstra flanko estas ŝtuparejo al la malsupra preĝejo, kie estas kriptoj. Tie estas entombigitaj familianoj Károlyi, krome ankaŭ tie estas altaro el nigra marmoro kune kun skulptaĵo pri Kristo.

La ĉefaltaro prezentas la Senmakulan Koncipiĝon. Apud la ĉefaltaro estas freskoj pri vivo de Jesuo. La predikejo estis farita en Romo en 1850. Fine de la dekstra flankonavo oni konstruis kapeleton pri Sankta Lucentius.

Kermeso okazas en 20-an de aŭgusto kaj en la 8-an de decembro.

Fontoj redakti

 
Fasado de la preĝejo de Fót
 
Flanko de la preĝejo de Fót