Preĝejo de Senmakula koncipiĝo (Ostrava-Přívoz)

La romkatolika paroĥa preĝejo de Senmakula koncipiĝo de Maria estas signifa novgotika konstruaĵo en Ostrava. Ĝi troviĝas en Placo de Svatopluk Čech en Přívoz kaj ĝi estas la dua preĝejo inicita al senmakula koncipiĝo de Sankta Maria en Ostrava.

Paroĥa preĝejo de Senmakula koncipiĝo de Maria
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
regiono Moraviasilezia
distrikto Ostrava-urbo
Municipo Ostrava, Přívoz

Geografia situo

49° 51′ 4″ N, 18° 16′ 23″ O (mapo)49.85105555555618.272944444444Koordinatoj: 49° 51′ 4″ N, 18° 16′ 23″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco moravia
diocezo Ostrava-Opava
dekanujo Ostrava
paroĥo Ostrava-Přívoz
Dato de konsekro 15-an de aŭgusto 1899
Konsekrinto Theodor Kohn
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Camillo Sitte
Konstrustilo novgotiko
Konstruado
Specifo
Longo 36 m
Alto navo: 27 m
turoj: 67 m
Mapo
Preĝejo de Senmakula koncipiĝo (Ostrava-Přívoz) (Ĉeĥio)
Preĝejo de Senmakula koncipiĝo (Ostrava-Přívoz) (Ĉeĥio)
DEC

Map

Ligiloj
vdr

Priskribo redakti

Temas pri 36,43 m longa kaj 27 m alta konstruaĵo. Uzita estis historiiganta stilo nov-gotika-romana. La bazplano estas kreita de navo en formo de kruco, en kiun estas enskribita ovale plilongigita rotondo. La rotondo havas volbon kun granda enverguro laŭ la sistemo de Monier. Kvankam laŭ la originaj planoj la kupolo devis esti super la kruca navo, pro financaj kaŭzoj la konstruado ne estis realigita.

Ambaŭflanke de la fasado de preĝejo kreita de pavlano staras 67 m altaj turoj en gotika stilo. En la turoj estas pendigitaj sume tri ŝtalaj sonoriloj el la jaro 1921 fabrikitaj en Ferfabriko Vítkovice, kiuj anstataŭigis originan kvinopon de sonoriloj el sonorilmaterialo. En la orienta turo estas lokigita la plej alta sonorilo Maria (1350 kg), en la okcidenta turo poste la meza sonorilo Metodo (850 kg) kaj la malgranda sonorilo Aloisius (475 kg).

La pavlano tegmentumas la ĉefan enirejon, super kiu troviĝas granda gotika fenestro. Rozeto origine bildigis bildon de Nemakulita koro de Virgulino Maria, sed dum la dua mondmilito ĝi estis neniigita. Malantaŭ la ĉefa enirejo troviĝas templa antaŭĉambro apartigita de la ĉefa navo per forĝita krado. La dekstra parto de antaŭĉambro kreas kapelon de Dolora Virgulino Maria, en kiu estas lokigita altaro kaj Pieto. Super la antaŭĉambro troviĝas ĥorejo kun orgeno. Tiu havas 28 registrojn, du manualojn kaj mekanikan traktilaron. La originaj koloraj fenestroj kun bildoj de Virgulino Maria estis dum la milito nenigitaj kaj jam ne plu ili estis renovigitaj.

La ĉefa altaro el la jaro 1926 estas en pseŭdogotika stilo. La antaŭa suba parto estas el blanka karara marmoro, dum la malantaŭa parto estas ŝabloŝtona. Sed la origina altaro estis ligna. En retabulo estas bildo de la Nemakulita koncipo de Virgulino Maria de pentristo František Ženíšek, kiun donacis olomouca ĉefepiskopo Theodor Kohn. En la altaro estas lokigitaj korprestaĵoj de sankta Bartolomeo, sankta Fruktuoso kaj sankta Longino. En la templa navo troviĝas ankoraŭ du apudaj altaroj, ĉiu ĉe apuda enirejo. Predikejo kun alkonstruaĵo estas ligna.

Historio redakti

Loĝantoj de Přívoz vizitadis preĝejon de sankta Venceslao en Moravia Ostrava, sed ili sopiris pri propra paroĥo. Tiujn ĉi sopirojn plie potencigis klopodo pri avancigo je urbo. En aprilo de 1890 estis destinita societo por konstruado de la preĝejo de Virgulino Maria. Projekton ellaboris konata viena arkitekto Camillo Sitte, kiu ankaŭ kreis la teritorian planon por la tuta Přívoz. Tiu estas ĝis hodiaŭ tre alte taksita pro sia arkitektura valoro. La preĝejo origine estis finkonstruota en la jaro 1898 je memoro de kvindekjara regado de imperiestro Francisko Jozefo la 1-a, sed la finigo plilongiĝis je unu jaro. La solena konsekro okazis la 15-an de aŭgusto 1899 en festotago de Ĉieliro de Virgulino Maria. La ceremonion direktis la olomouca ĉefepiskopo Theodor Kohn kaj kiel reprezentanto de la imperiestra familio partoprenis ĝin ankaŭ ĉefduko Eŭgenio.