Preĝejo de Tri Sanktuloj (Tjumeno)

ortodoksa preĝejo en Tjumeno, Rusio

La preĝejo de Tri Sanktuloj (ruse Церковь Трёх Святителей, ankaŭ konata kiel ruse Трёхсвятская церковь) estas la funkcianta tombeja preĝejo de la Rusa Ortodoksa Eklezio en Tjumeno (Rusio). Ĝi estis konstruita en 1862 en la Transrivereja tombejo.

preĝejo de Tri Sanktuloj
ruse Церковь Трёх Святителей
ruse Трёхсвятская церковь
ortodoksa preĝejo • rekonilo
Loko
Ŝtato Rusio Rusio
Municipo Tjumeno

Geografia situo

57° 10′ 47″ N, 65° 34′ 36″ O (mapo)57.17972222222265.576666666667Koordinatoj: 57° 10′ 47″ N, 65° 34′ 36″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito la Rusa Ortodoksa Eklezio
diocezo la Tobolska kaj Tjumena eparĥio
dekanujo la Tjumena
paroĥo preĝejo de Tri Sanktuloj
Dato de konsekro 1863, 1990
Konsekrinto episkopo de Tobolsko Antonio (1990)
Uzado preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo klasikismo
Tipo de konstruaĵo preĝejo
Konstruado 1857—1862
Specifo
Konstrumaterialo brikoj

Map

Ligiloj
Adreso strato Druĵba 122
Vikimedia Komunejo Komunejo pri Preĝejo de Tri Sanktuloj
vdr

Situo redakti

La preĝejo situas for de la historia centro, en la Transrivereja tombejo, la plej malnova el la nun ekzistantaj tombejoj de la urbo.

Historio redakti

Laŭ iuj opinioj antaŭe tie ekzistis ligna preĝejo, sed mankas konfirmoj de tiu aserto — dokumentoj pri la konstruado atestas ke tiu ĉi loko estis malplena[1].

La konstruado komenciĝis en la Transrivereja tombejo en 1857 kaj finiĝis en aŭgusto 1862. En julio 1863 la preĝejo estis konsekrita[1]. Origine oni planis nomi ĝin preĝejo de Gloro de la Kruco (ruse Крестовоздвиженская церковь), sed poste ŝanĝis al la preĝejo de Tri Sanktuloj[2]. Ĝi aperis danke al monoferoj de negocistoj Ivan kaj Fjodor Djakonov. Ĝi estas brika kaj unuetaĝa, kun altaro omaĝe al Tri Sanktuloj: Sankta Bazilo, Gregorio de Nazianco kaj Johano Krizostomo[3].

Origine la preĝejo apartenis al paroĥo de la Ĉielira-Georga preĝejo, do diservoj okazis precipe dum la Dekduopaj festoj, somere foje ankaŭ dimanĉe[1][2]. Funkciis paroha lernejo, haveblis plugita tereno kaj lignaj konstruaĵoj — domo de pastraro kaj banejo[1].

En 1922 kadre de tutlanda kampanjo pri helpo al malsatuloj en la preĝejo estis konfiskita nenio, evidente pro manko de valoraĵoj[1].

En julio 1929, je la tago de apostoloj Petro kaj Paŭlo (ruse Петров день) okazis lasta diservo, post kio la preĝejo estis konfiskita kaj fermita. En februaro — marto 1930 en la preĝejo provizore haltis malkulakigitaj familioj, ekzilitaj al nordaj areoj. Ikonoj estis bruligitaj, ikonostazo detruita. En 1935 estis forigitaj ĉiuj 7 sonoriloj, el kiuj la plej peza pesis 25 pudojn (409,51 kg)[4]. La {{|daton|5|3|1932}}[1] (laŭ aliaj fontoj — en 1930)[2] la preĝejo estis fermita kaj transdonita por klubo, poste por stokejo de kolĥozo "Ruĝa Oktobro"[2]. Dum la Dua mondmilito la konstruaĵo estis uzata kiel stokejo de municioj fabrikataj en Tjumeno. Poste tie funkciis bakejo, liveranta panon al apudaj vilaĝoj Mis, Jar kaj Parfjonovo. Ekde 1957 en la preĝejo funkciis sepulta servo, okupinta nartekson dum plejparto de la preĝejo restis malplena[1]. Ekde 1959 tie troviĝis kinarĥivo[1]. En 1961 estis forigita kruco de sur sonorilturo[4]. En 1968 la tombejo estis fermita por novaj entombigoj[3].

La 30-an de marto 1987 laŭ decido de la Tjumena Provinca Plenumkomitato, la konstruaĵo ricevis statuson de kultura kaj historia monumento de loka signifo[3].

En aprilo 1988 (laŭ aliaj fontoj — en junio)[1] la preĝejo estis transdonita al la Rusa Ortodoksa Eklezio[2]. Tiutempe la kupolo estis forbrulinta, en la plafono estis du truoj, la muroj estis grandparte detruitaj, la fundamenton detruadis fungoj[1]. En 1989[1] (laŭ aliaj datumoj — de julio 1990)[4] en la remalfermita preĝejo okazis unua diservo[3]. Ĝis julio 1990 la preĝejo apartenis al paroĥo de la preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj[1]. La 12-an de julio 1990 la preĝejo estis konsekrita de episkopo de Tobolsko Antonio (Ĉeremisov)[1]. La 23-an de aŭgusto 1991 estis subskribita akto pri la transdono de la preĝejo al la eklezio[1].

Aktuale la paroĥo havas lignajn refektorion kaj hostiejon, brikan tenejon, garaĝon, ĉarpentejon. En 1992 malfermiĝis biblioteko, en 1993 ekfunkciis dimanĉa lernejo. Poste estis konstruita pavilono por vendado de religiaĵoj[1].

Priskribo redakti

La preĝejo estas brika, konstruita je klasikisma stilo kaj havas unu altaron[1].

La ikonostazo estas farita de paroĥano V. V. Kurgejev en 1994-1995 kaj dispentrita de loka pentristo B. A. Kurjaĉij. Lustroj estis alportitaj en 1990 el la drama teatro[1].

En la sonorilturo troviĝas 7 sonoriloj. Unu estis donacita en 1993 de la urba fajrobrigada administracio kaj havas surskribon: "Farita en la fabriko de Gilov en la jaro 1885". Du aliaj sonoriloj — alarma (ruse набатный) kaj diservanonca (ruse благовестный) estis faritaj en 1992 en la Novokuznecka metalurgia kombinato. Kvar sonoriloj estis forprenitaj de likviditaj ŝipoj[1].

Relikvoj redakti

Ikono de Dipatrino Rapidhelpantino (ruse Скоропослушница) devenas de kapelo en vilaĝo Nikitina (Jarkova distrikto) kaj estis donacita de la 90-jara Irina Raspopova, kiu gardis ĝin ekde 1932[1].

Ikono de Ĉefanĝelo Gabrielo farita en Athos, troviĝis en la preĝejo antaŭ ĝia fermo kaj estis redonita de paroĥanoj komence de la 1990-aj jaroj[1].

Preĝejestroj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 1,11 1,12 1,13 1,14 1,15 1,16 1,17 1,18 1,19 1,20 Тюменский Всехсвятительский храм (ruse). Drevo-info.ru (2013-11-06). Arkivita el la originalo je 2022-09-02. Alirita 2022-09-02.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Курмачев В.А. История Вознесенско-Георгиевской церкви (ruse). Sibirskaja Pravoslavnaja Gazeta. Arkivita el la originalo je 2022-08-31. Alirita 2022-08-31.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 58. ISBN =.
  4. 4,0 4,1 4,2 zampolit (2015-08-23) Заречное кладбище и Храм Трех Святителей (ruse). PUTI-shestvuy. Arkivita el la originalo je 2022-09-02. Alirita 2022-09-02.