Preĝejo Vizito de Maria (Pincehely)

Preĝejo de Vizito de Maria estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en Pincehely.

Paroĥa preĝejo de
Vizito de Maria
Aerfoto pri Preĝejo de Vizito de Maria en Pincehely
Aerfoto pri Preĝejo de Vizito de Maria en Pincehely
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Pincehely
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Tolna
diocezo Pécs
Dato de konsekro 1776
Konsekrinto József Pethő
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 17621766
Specifo
Alto 42.5 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La turkoj en 1543 detruis la kirkon. Post la turka erao la loĝantoj komence profitis moskeon, baldaŭe oni konstruis novan preĝejon, kiu en 1729 bruldetruiĝis. La pli nova preĝejo konstruiĝis en la 1760-aj jaroj, sed la turo estis preta nur post la incendio en 1778. Oni profitis ankaŭ ŝtonojn el la malkonstruita fortikaĵo de Tamási. En 1792 denove okazis incendio. Renoviĝoj okazis en 1862, 1925, 1977. La orgeno estas aŭdebla ekde 1899.

Konstruaĵo redakti

Antaŭ la konstruaĵo situas 2 skulptaĵoj pri Sankta Maria kaj Sankta Jozefo de 1906. La preĝejo staras sola kaj havas 4 partojn. Super la enirejo estas la turo, kiun sekvas la navo, kiu finiĝas kun duonronda sanktejo, kiu estas pli mallarĝa. La kvara parto estas la etaĝa sakristio. Bildo de la ĉefaltaro estis pentrita en 1790, renovigita en 1868. Ambaŭ flankaj altaroj devenis el la pli frua preĝejo, same la predikejo kaj la benkoj. La novaj muraj bildoj estis pentritaj en 1977.

Kermeso okazas en la 2-an de julio. 2 eksteraj kapeloj de la komunumo apartenas al la preĝejo: viteja kapelo Johano Nepomuko konstruita en 1742 kaj tombeja kapelo de Reviviĝanta Jesuo konstruita en 1899.

Fontoj redakti