Preĝejo de la Prato

La Preĝejo de la Prato (germane Wieskirche) estas pilgrima preĝejo en la federacia lando Bavario de Germanio. Ĝi apartenas al la komunumo Steingaden en la distrikto Weilheim-Schongau kaj la distriktaro Supra Bavario en la pleja sudo de la federacia lando, proksime de la Alpoj. La simpla ovala konstruaĵo, kun ekstravaganca interno el la stilo rokoko, estis farita de la fratoj Dominikus Zimmermann kaj Johann Baptist Zimmermann. En 1983 la preĝejo estis deklarita monda heredaĵo de Unesko.

Preĝejo de la Prato
katolika pilgrimejo [+]
Koordinatoj47° 41′ 0″ N, 10° 54′ 0″ O (mapo)47.68333333333310.9Koordinatoj: 47° 41′ 0″ N, 10° 54′ 0″ O (mapo)
Map
Preĝejo de la Prato

Vikimedia Komunejo:  Wieskirche [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo

Lando  Germanio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, iii
Fonto 271
Regiono** Eŭropo kaj Nordameriko
Geografia situo 47° 41′ 0″ N, 10° 54′ 0″ O (mapo)47.68333333333310.9
Registra historio
Registrado 1983  (7-a sesio)

Geografia lokigo sur la mapo : Bavario

Preĝejo de la Prato (Bavario)
Preĝejo de la Prato (Bavario)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Germanio

Preĝejo de la Prato (Germanio)
Preĝejo de la Prato (Germanio)
DEC
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

La 14-an de junio 1738, la kamparanino Maria Lory vidis, kion ŝi kredis esti larmoj elirantaj el la ligna statuo de Kristo skurĝita. Tiu miraklo okazigis lavangon da pilgrimantoj kiuj volis vidi la statuon. En 1740, konstruiĝis malgranda kapelo por ĝin gastigi, sed baldaŭ tiu konstruaĵo iĝis malgranda pro la kvando da pilgrimantoj. La proksima monaĥejo de Steingaden komisiis la konstruadon de la nuna preĝejo. Tiu konstruado kaj ornamado okazis inter la jaroj 1745 kaj 1754 de la fratoj Dominikus kaj Johann Baptist Zimmermann, sub la gvido de la abato de la monaĥejo de Steingaden, Marinus Mayer.

la okcidenta, enireja flanko kun la orgeno
la barokstila orgeno
pli detale