Prefekto (Francio)

franca administra oficisto

En Francio, prefekto estas supra ŝtatoficisto, kiu, en la teritoriaj unuoj de la franca respubliko, estas la reprezentanto de la ŝtato kaj de ĉiuj membroj de la registaro, kiu respondecas pri la naciaj interesoj, la administracia kontrolo kaj la respekto de la leĝoj[1]. La prefektaro konsistas el proksimume 250 prefektoj, plejparte en la departementoj kaj regionoj, kaj 450 subprefektoj.

Historio redakti

La ofico de prefekto kaj subprefekto estis kreitaj de Napoleono Bonaparte, tiam unua konsulo, la 17-an de februaro 1800, per la "leĝo de la 28-a de pluviozo jaro 8".

De 1945, prefektoj kaj subprefektoj estas inter la postenoj kies kutima aliro estas tra la Nacia Lernejo pri Administrado (ENA).

Statuso, kariero kaj nomumo redakti

Prefektoj kaj subprefektoj estas regataj per la statutoj de 1964 ofte modifitaj.

Elekto redakti

La prefektoj estas plej multe elektitaj el la subprefektoj kaj civilaj administrantoj. Tamen, la registaro povas libere nomumi, sen konsideri ilian antaŭan statuson, ĝis trionon de la prefektoj. Antaŭlonge, plej multaj originis el la promocioj de la Nacia Lernejo pri Administrado (ENA), la ENA-diplomitoj estis en 2009 nur 35 % de la prefektaro, laŭ la gazeto Le Figaro[2].

La subprefektoj estas elektitaj plejmulte el la civilaj administrantoj.

Nomumo, enpostenigo redakti

Prefekto estas nomumita kaj postenigita en teritoria posteno per dekreto subskribita de la prezidanto de la Respubliko, en kunveno de la Konisilio de la Ministroj, kaj laŭ propono de la ĉefministro kaj de la ministro pri internaj aferoj, sed ekzistas ankaŭ « prefektoj eksterkutimaj » nomumitaj maksimume por tri jaroj (kun ebla plilongigo por du pliaj jaroj),

 
 en la limo de sep postenoj, al superaj postenoj kun publikserva komisio dependantaj de la registaro 

[3].

Prefekta kariero redakti

La prefektoj estas lokitaj en normala aŭ ekstera klaso[4].

La « normala klaso » de la prefektoj estis dividita en sep niveloj (kvin en 2014)[5] kaj la ministro pri enlandaj aferoj (per ministeria edikto), decidas pri la nivelprogreso (kiu estas aŭtomata de la 1-a ĝis la 4-a nivelo, post du jaroj sur iu nivelo ; la progreso al la 5-a nivelo okazas kiam prefekto jam estis dum unu jaro je la 4-a nivelo.

Ofico redakti

Prefektaro redakti

La prefektaro estas aro de supraj ŝtatoficistoj, kies rolo estas obeigi al la leĝoj, al la valoroj de la Respubliko kia estas laikeco por ekzemplo, ili devas resti neŭtralaj. Ili estas malpermesitaj sindikataniĝi aŭ striki. Ili devas, pli ol la aliaj ŝtatoficistoj, garantiantoj de la ŝtata daŭreco kaj aparte de la ŝtataj funkcioj (polico, organizado de helpo…).

Subprefekto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Subprefekto.

Subprefekto povas esti :

  • subprefekto de arondismento
  • ĝenerala sekretario aŭ vica ĝenerala sekretario de prefektejo (kaj ĝenerale, samtempe, subprefekto de la arondismento de la ĉefurbo)
  • ĝenerala sekretario pri regionaj aferoj
  • direktoro de la asistantaro de la prefekto
  • komisiita pri urba politiko, ktp.

La uniformo de la prefektaro redakti

Kelkaj relative famaj prefektoj redakti

  • Auguste Laurent de Rémusat, (1762-1823), franca politikisto en la Unua Imperio kaj la Resurtronigo.
  • Claude-Philibert Barthelot de Rambuteau (1781-1869), prefekto de la la tiutempa departemento Sejno kaj administranto.
  • Georges Eugène Haussmann (1809-1891), prefekto de Sejno.
  • Eugène Poubelle (1831-1907), juristo, administranto kaj diplomato, prefekto de Sejno.
  • Sadi Carnot (1837-1894), prezidanto de la Franca Respubliko post prefekto de Seine-Inférieure.
  • Louis Lépine (1846-1933), advokato kaj politikisto, polica prefekto de Sejno.
  • Abraham Schrameck (1867-1948), politikisto.
  • Jean Moulin (1899-1943), rezistanto, prefekto de Eure-et-Loir.
  • Cherif Mecheri (1902-1990), unua prefekto kun araba-berbera origino.
  • Pierre Sudreau (1919-2012), politikisto, plej juna prefekto.
  • Yvette Chassagne (1922-2007), unua prefektino, nomumita en 1981.
  • Jacques Dewatre (1936-), oficiro, supra ŝtatoficisto kaj diplomato.
  • Claude Érignac (1937-1998), prefekto de Korsiko, murdita.
  • Claude Guéant (1945-), prefekto, poste politikisto.

Bibliografio redakti

  • René Bargeton, Dictionnaire biographique des préfets (septembro 1870 - majo 1982), Parizo, Archives nationales, 1994, 555 paĝoj, 26 cm, (ISBN 2-86000-232-4)
  • Bernard Leclère kaj Vincent Wright, Les Préfets du second Empire, Armando Colin, 1973, 411 paĝoj

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Artikolo 72-a de Konstitucio de la Kvina Respubliko de Francio .
  2. Le Figaro de decembro 2009.
  3. Dekreto n° 64-805 de la 29-a de julio 1964 pri la reglamentaj reguloj aplikeblaj al la prefektoj, modifita de la dekreto n° 2009-176 de la 16-a de februaro 2009 - artikolo 1-a.
  4. Artikolo 7 de la dekreto n° 64-805 de la 29-a de julio 1964 pri la reglamentaj reguloj aplikeblaj al la prefektoj.
  5. Dekreto n° 2009-176 de la 16-a de februaro 2009 modifanta la dekreton n° 64-805 de la 29-a de julio 1964 pri la reglamentaj reguloj aplikeblaj al la prefektoj kaj la dekreto n° 2004-374 de la 29-a de aprilo 2004 pri la povoj de la prefektoj, en la organizado kaj en la agado de ŝtataj servoj en la regionoj kaj departementoj.