Malfermi la ĉefan menuon
Ekzistas ankaŭ prefiksoj por matematiko, vidu en dekoblaj kaj dekonaj unuoj, duumaj prefiksoj; kaj telefonprefikso

Prefikso (aŭ antaŭafikso) estas afikso kiu estas antaŭmetita al alia morfemo, kreante novan signifon. Ekzemple, en Esperanto, mis + informo fariĝas misinformo. Vorto povas havi pli ol unu prefikson: re+mis+informi, eks-bo-ge-patroj.

Prefiksado estas grava gramatikilo en Bantuaj lingvoj, ekzemple m+tu estas "homo" kaj ba+ntu "homoj" en la Svahila.

Antaŭafiksoj en EsperantoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Antaŭafiksoj en Esperanto.

En Esperanto la limo inter veraj kaj ŝajnaj prefiksoj estas nebula, ekzemple prepozicioj estas ofte prefiksece uzataj: "antaŭ+metita". Aliflanke ankaŭ la "veraj" prefiksoj povas memstari: ekse, praa.

La oficialaj prefiksoj de Esperanto estas bo-, ĉef-, dis-, ek-, eks-, ge-, mal-, mis-, pra-, re-.

Neoficialaj prefiksoj estas "heredataj" el aliaj lingvoj, kiaj ekzemple la seniga a-, kiu aperas ekzemple en vortoj kial anarkioanalfabeteco, ne kiel propraj prefiksoj sed kiel parto de la radiko jam integrigita en tiu.

Vidu ankaŭRedakti