La premakva reaktoro (angle: pressurized water reactor, PWR) estas malpezakva nuklea reaktoro. Ĝi similas al la bolakva reaktoro, sed la diferenco estas, ke oni ne gajnas la vaporon en la reaktoro kerno mem, sed per varmointerŝanĝilo.

nuklea centralo kun premakva reaktoro

En la reaktora kerno troviĝas plurcent stangoj da nukleaj fueloj. La fuelstango entenas la riĉigitan uranion en formo de urani-dioksido. La malvarmiga akvo fluas de sube al supren kaj samtempe servas kiel moderatoro.

La dumfunkcia premo en la reaktoro estas tiel granda, ke la akvo en la primara cirkulado ne bolas. Ĝi fluas al la varmointerŝanĝilo, kie la varmo estas transdonata al la akvo de la sekundara cirkulado kiu bolas. Tiamaniere la vaporo, kiu fluas al la turbinoj, ne estas kontaminita per radioaktivaj substancoj.

La tipo de reaktoro, kiu disvolviĝas dum la komenco de la 21-a jarcento, estas la evoluinta premakva reaktoro (angle: evolutionary pressurized water reactor, EPR), ankaŭ nomita en Eŭropo eŭropa pressurized water reactor; ĝia principo estas tiu de PWR kun celoj de pli sekureco kaj pli ekonomia efikeco[1].

Referencoj redakti