Kossuth-premio

(Alidirektita el Premio Kossuth)

Kossuth-premio [KOŝut-PREmio] estas hungara ŝtata distingo pro elstaraj - internacie rekonitaj - rezultoj en la kulturo kaj arto. La premio estis nomita laŭ Lajos Kossuth, grava hungara politikisto.

Kossuth-premio
honorigo
Nomita laŭ Lajos Kossuth
Organizanto Prezidanto de Hungario • Nacia Asembleo de Hungario
Lando Hungario
Fondita en 1948
vdr
Nomdonanto de la premio Lajos Kossuth

La premion iniciatis la Hungara Komunista Partio post la 1947-aj elektoj. La propono estis akceptita je la festa, centjara datreveno de la hungara revolucio kaj liberecbatalo, la 15-an de marto 1948 (leĝo XVIII.).

Komence oni distingis eĉ heroojn de la socialisma laboro sed ekde 1963 (kun fondo de la Ŝtata Premio) reduktiĝis al la nunaj branĉoj.

Oni disdonis 107 premiojn en 1953, en 1997 nur 14 unuopajn kaj 1 dividitan. La nomuma komisiono havas 23 membrojn kaj ilin nomumas la registaro por 5 jaroj. Ekde 1990 transdonas ĝin - la 15-an de marto - la hungara prezidento, laŭ propono de la ĉefministro. Komence ĝi havis du gradojn, ekde 1951 tri, ekde 1953 kvar, ekde 1977 denove du gradojn.

La premion akompanas monsumo, 5-oblo de la lastjara averaĝa salajro, rondumante je 50-100.000 unuaj hungaraj forintoj. La sumo ne estas impostdeva aŭ alimaniere pagdeva.

  • 1950-aj jaroj: 20.000 Ft
  • 1992: 750.000 Ft
  • 1998: 2,28 milionoj Ft

La la nuna leĝo (XII. leĝo de 1990), la insigno de la premio havas la diametron de 22 mm, florkronosimila, du laŭraj branĉoj, kies tigojn interprenas nacikolora, emajlita rubando. Ĝi havas du gradojn: Grandan premion el oro kaj la arĝentan premion. La granda premio estas donebla nur pro unuopa rezulto kaj akompanas ĝin duobla monsumo.

Vidu ankaŭ redakti