Premio Pulitzer
usona premiaro fondita de la ĵurnalisto kaj eldonisto Joseph Pulitzer
La Premio Pulitzer (angle: Pulitzer Prize) estas usona premiaro fondita de la ĵurnalisto kaj eldonisto Joseph Pulitzer en la jaro 1917. Ĉiujare la Novjorka Columbia University honoras 14 ĵurnalistojn aŭ ĵurnalojn, 6 verkistojn kaj unu muzikiston per tiu ĉi premio, kaj donas stipendiojn al kvar elstaraj studentoj en la ĵurnalisma altlernejo ĉe Universitato Columbia. Ekde 2008 oni anoncis, ke ankaŭ nur rete eldonitaj novaĵfontoj estos konsiderataj por la premioj.
Famaj premiitojRedakti
- Eugene O'Neill (1920, 1922, 1928 kaj 1957)
- Edith Wharton (1921)
- Edna Ferber (1925)
- Pearl S. Buck (1932)
- Margaret Mitchell (1937)
- John Steinbeck (1940)
- Upton Sinclair (1943)
- Tennessee Williams (1948 kaj 1955)
- Arthur Miller (1949)
- Ernest Hemingway (1953)
- Charles Lindbergh (1954)
- William Faulkner (1955 kaj 1963)
- Harper Lee (1961)
- Edward Albee (1967, 1975 kaj 1994)
- Norman Mailer (1969 kaj 1980)
- Sam Shepard (1979)
- John Updike (1982 kaj 1991)
- Alice Walker (1983)
- Toni Morrison (1988)
- Philip Roth (1998)
- Cormac McCarthy (2006)