Premio Reĝo Hamad bin Isa Al Ĥalifa de Unesko

La Premio Reĝo Hamad bin Isa Al Ĥalifa de Unesko por la Uzo de Informa kaj Komunika Teknologioj en Eduko estas premio de Unesko kiu honoras projektojn kaj programojn de individuoj, institutoj, aliaj aĵoj aŭ ne-registaraj organizaĵoj pro la kreema uzo de informa kaj komunika teknologioj por plibonigi lernadon, instruadon, kaj ĝenerale edukan agadon.[1][2]

Premio Reĝo Hamad bin Isa Al Ĥalifa de Unesko
vdr

La premio estis kreita je 2005, estas financita de la registaro de Barejno, kaj nomiĝas de la reĝo de Barejno Hamad bin Isa Al Ĥalifa. Oni donas la premion ĉiujare al du ricevantoj. La Ĝenerala Direktoro de Unesko elektas la ricevantojn surbaze de la rekomendo de sendependa internacia ĵurio.[3] La ĵurio konsistas el kvin sendependaj membroj kiuj estas konataj pri informa kaj komunika teknologioj en eduko, elektitaj kun egala varieco de geografio kaj sekso. Ili estas nomumitaj de la ĝenerala direktoro dum daŭro de du jaroj.[4]

Ĉiujare la premio havas specifan temon kaj la premio donacas 25,000 usonajn dolarojn kaj atestilon al ĉiu ricevinto dum ceremonio ĉe la sidejo de Unesko en Parizo.[5] Registaroj de la Membroŝtatoj de Unesko povas kandidatigi per Landaj Komisionoj aŭ per internacia ne-registara organizaĵo en oficiala kunpartoprenanteco kun Unesko.[6]

Ricevintoj redakti

2019 - La uzo de artefarita intelekto por novigi edukadon, instruadon, kaj lernadon redakti

  • Programo Skribokapabloj Letrus, Letrus, Brazilo[7]
  • Dytective, Hispanio[7]

2018 - La uzo de informa kaj komunika teknologioj por certigi edukadon por la plej minacataj grupoj redakti

  • Teknologio de vida lernado ThingLink, ThingLink, Finnlando[8]
  • Ne Povas Atendi Lerni, Milita Infano Nederlando, Nederlando[2][9]

2017 - La uzo de informa kaj komunika teknologioj por pliigi haveblecon de bonkvalita eduko redakti

  • CLIx (La Iniciato de Kontektita Lernado), Barato[10]
  • GENIE, Maroko[11]

2016 - La uzo de informa kaj komunika teknologioj en eduko por malfavorataj grupoj redakti

  • “Uzi la potencon de informa kaj komunika teknologioj en alta eduko por rifuĝintoj” de Malferma Alta Eduko Kiro, Germanio[12][13]
  • “Reta Lernejo” de Fondaĵo Jaago, Bangladeŝo[14][15]

2015 - Edukscienco novigo en la uzo de informa kaj komunika teknologioj en instruado kaj lernado redakti

  • “Landa Programo de Eduka Informatiko” (PRONIE) de la Fondaĵo Omar Dengo, Kostariko[16]
  • Fiziko de Malferma Fonto @ Singapura projekto de la Ministrejo de Eduko de la Respubliko de Singapuro[17]

2011 - Eduka junularo por respondeca tutmonda civitaneco redakti

  • Internet-ABC, Germanio
  • D-ro Yuhyun Park, kunfondinto kaj ĉefoficisto de iZ HEROO, Sud-Koreio[3][4][18][19]

2010 - Cifereca kapablo: prepari plenkreskajn lernantojn por tutviva lernado kaj fleksebla laborado redakti

  • Landa Instituto de Daŭra Plenkreska Eduko (NIACE), Britio[20]
  • Venezuela Fundación Infocentro, Venezuelo[21][22][23]

2009 - Instruado, lernado kaj elektrona edukscienco: profesia lernado de instruistoj por sciaj socioj redakti

  • Alexei Semenov, Rektoro de la Moskva Instituto de Malferma Eduko, Rusio[24][25]
  • Jordania Eduka Iniciato, Jordanio[26][27][28][29]

2008 - Ciferecaj ŝancoj por ĉiuj: prepari studentojn por kapabloj de la 21a jarcento redakti

  • Ŝanhaja Televida Universitato, Ĉinio
  • D-ro Hoda Baraka, Unua Anstataŭanto de la Ministro de Komunika kaj Informa Teknologioj, Egiptio[30][31]

2007 - Malferma Eduko redakti

  • Curriki, Usono
  • Claroline Connect, Belgio[32][33]

2006 - Plibonigi instruadon kaj lernadon redakti

  • La Cyber Home Learning Sisteman (CHLS) por baznivelaj kaj meznivelaj studentoj, la Korea Ministrejo de Eduko kaj Evoluigo de Homaj Rimedoj kaj la Servo de Korea Eduko kaj Esplora Informo (KERIS), Koreio
  • Programo EDegree, Universitato de Kemi-Tornio de Aplikataj Sciencoj, Finnlando[34][35][36][37]

Referencoj redakti

  1. UNESCO King Hamad Bin Isa Al Khalifa Prize for the Use of ICTs in Education | United Nations Educational, Scientific and Cultural Organization. Alirita 2019-03-26.
  2. 2,0 2,1 . Winners from Finland and the Netherlands to receive UNESCO King Hamad Bin Isa Al-Khalifa Prize on ICT Innovation in Education (en-US) (2019-02-27). Alirita 2019-03-26.
  3. 3,0 3,1 German and Korean internet education initiatives win UNESCO prize (angle) (2012-11-12). Alirita 2019-03-26.
  4. 4,0 4,1 NTU wins two UNESCO awards for innovation in education. Arkivita el la originalo je 2021-06-13. Alirita 2019-03-26. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-06-13. Alirita 2022-03-06.
  5. ICT in Education Prize (angle) (2017-11-07). Alirita 2019-03-26.
  6. 2018 Eligibility Criteria and Nomination Process ‘The use of innovative ICT to ensure education for the most vulnerable groups’.
  7. 7,0 7,1 Laureates from Brazil and Spain to receive UNESCO King Hamad Bin Isa Al-Khalifa Prize for their use of AI in education.
  8. Good news Finland.
  9. . Dutch project to receive UNESCO Prize on Innovation in Education (en-GB) (2019-03-11). Arkivita el la originalo je 2021-06-13. Alirita 2019-03-26. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-06-13. Alirita 2021-06-13.
  10. CLIx project receives UNESCO award. Alirita 2019-03-26.
  11. Moroccan Project Wins UNESCO King Hamad Bin Isa Al-Khalifa Prize (en-US) (2018-03-03). Alirita 2019-03-26.
  12. Kiron. Arkivita el la originalo je 2019-03-28. Alirita 2021-06-13. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-03-28. Alirita 2021-06-13.
  13. Une plate-forme par l’UNESCO synonyme d’éducation, d’intégration et d’espoir pour les réfugiés | Organisation des Nations Unies pour l'éducation, la science et la culture. Alirita 2019-03-26.
  14. Unesco awards Jaago Foundation for innovation in education (2017-02-21). Alirita 2019-03-26.
  15. NGOs from Bangladesh and Germany receive UNESCO King Hamad Bin Isa Al-Khalifa Prize for Innovation in Education (angle) (2017-02-15). Alirita 2019-03-26.
  16. ICT in Education Prize Honours Projects from Costa Rica and Singapore (angle) (2016-01-18). Alirita 2019-03-26.
  17. Open Source Physics @ Singapore project of the Ministry of Education of the Republic of Singapore (angle) (2016-01-18). Alirita 2021-03-20.
  18. 2011 UNESCO King Hamad Bin Isa Al-Khalifa Prize for Use of ICT in Education rewards projects from Germany and Republic of Korea (angle) (2014-11-28). Alirita 2019-03-26.
  19. Serious Games Conference 2014: ISSSG2014 & SGC2014. Alirita 2019-03-26.
  20. "The ‘E’ in e-learning really can stand for exciting!" | United Nations Educational, Scientific and Cultural Organization. Alirita 2019-03-26.
  21. All Events | United Nations Educational, Scientific and Cultural Organization. Alirita 2019-03-26.
  22. . British and Venezuelan educators win UNESCO technology prize. Alirita 2019-03-26.
  23. Connecting the disconnected: UK and Venezuelan ICT experts awarded UNESCO King Hamad bin Isa Al Khalifa Prize | United Nations Educational, Scientific and Cultural Organization. Alirita 2019-03-26.
  24. Российский ученый Алексей Семенов награжден престижной премией ЮНЕСКО (ruse) (2009-11-30). Alirita 2019-03-26.
  25. Dr. Alexei Semenov (angle). Alirita 2019-03-26.
  26. JEI wins UNESCO Prize | United Nations Educational, Scientific and Cultural Organization. Alirita 2019-03-26.
  27. Interview with Haif Bannayan, Chief Executive Officer of the Jordan Education Initiative | United Nations Educational, Scientific and Cultural Organization. Alirita 2019-03-26.
  28. 2009 UNESCO King Hamad Bin Isa Al-Khalifa Prize for the Use of ICTs in Education awarded | United Nations Educational, Scientific and Cultural Organization. Alirita 2019-03-26.
  29. Winners of UN prize for use of technology in education unveiled (angle) (2009-11-27). Alirita 2019-03-26.
  30. Hoda Baraka. Alirita 2019-03-26.
  31. Chinese and Egyptian laureates to receive UNESCO prize for the use of ICT in Education | United Nations Educational, Scientific and Cultural Organization. Alirita 2019-03-26.
  32. Belgium and U.S.A.-based projects to receive 2007 UNESCO King Hamad Bin Isa Al-Khalifa Prize | United Nations Educational, Scientific and Cultural Organization. Alirita 2019-03-26.
  33. UNESCO honours projects in Belgium and US for using ICT to enhance learning (angle) (2007-10-01). Alirita 2019-03-26.
  34. International recognition to Finnish education arrangement, a prize to Kemi-Tornio Polytechnic (angle). Alirita 2019-03-26. [rompita ligilo]
  35. UNESCO announces laureates of ICTs in education prize | United Nations Educational, Scientific and Cultural Organization. Alirita 2019-03-26.
  36. UNESCO KING HAMAD BIN ISA AL-KHALIFA PRIZE FOR THE USE OF ICTS IN EDUCATION - INSIGHTS INTO THE PROJECTS FROM 2006 TO 2011.
  37. Previous laureates of the ICT in Education Prize (angle) (2017-11-07). Alirita 2019-03-26.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo UNESCO King Hamad Bin Isa Al-Khalifa Prize en la angla Vikipedio.