Premio de Romo

franca stipendio por artstudantoj

La Premio de Romo (france Prix de Rome (prononcu pʁi də ʁɔm) estis franca stipendio por artstudantoj, komence por farbistoj kaj skulptistoj, kiu estis establita en 1663 dum la regado de la franca reĝo Ludoviko la 14-a. Gajnintoj ricevis subvencion, kiu permesis al ili resti en Romo dum tri ĝis kvin jaroj koste de la ŝtato. La premio estis etendita al arkitekturo en 1720, muziko en 1803 kaj gravurado en 1804. La prestiĝa premio estis aboliciita en 1968 de André Malraux, la ministro pri kulturo, post la tumultoj de majo 1968.

Premio de Romo
arta premio • konkursa testo
Nomita laŭ Akademio de Francio en Romo
Organizanto Institut de France
Lando Francio
Fondita en 1663
vdr

Unua sidejo de la "akademio de Francio" en Romo estis la urbocentra palaco Mancini, kaj ekde 1803 laŭ ordono de Napoleono Bonaparto dua sidejo iĝis la historia Vilao Mediĉo.

la palaco Mancini, unua sidejo de la "akademio de Francio" en Romo
la Vilao Mediĉo, ekde 1803 dua sidejo de la akademio