Premmarmito

(Alidirektita el Prempoto)

Premmarmitopremkuirilo, prempoto, rapidkuira poto estas hermete fermebla kuirpoto, en kiu la manĝaĵoj pretiĝas pro la estiĝanta vaporpremo (vidu premo) pli rapide ol en kutima kuirpoto. En la premmarmito, la vaporo povas varmiĝi eĉ ĝis 130 °C, tiel pli rapide kuiriĝas la manĝaĵo, restas pli da vitaminoj kaj mineralaj materialoj.

Moderna premkuirilo.

La prempotoj havas kutime du premvalvojn: la ĉefan valvon kaj la valvon de sekureco. La ĉefa valvo agas (malfermas), se la premo ene de prempoto iĝas pli alta ol la antaŭregulita premo. La valvo de sekureco agas ĉe pli alta premo se pro iu kialo la ĉefa valvo ne funkcias norme kaj tiel malebligas eksplodon de la poto.

La modernaj prempotoj havas reguleblan ĉefan valvon, alivorte, ebligas reguli la premon (kaj tiel la temperaturon) de kuirado. Prempotoj kun neregulebla ĉefa valvo kuiras kutime ĉe 120 °C ĉe normala atmosfera premo.

Rimarkinda, ke la temperaturo de kuirado dependas de absoluta premo en la poto kaj la valvoj regulas la rilatan premon, alivorte la premon super atmosfera premo. Tio signifas, ke la temperaturo de kuirado ĉe estiĝanta premo ekzemple en alta montaro estas malplia ol ĉe marnivelo (same kiel ĉe kuirado en kutima kaserolo).

La antaŭaĵon de la moderna premmarmito inventis Denis Papin en la 17-a jarcento (Papin-poto).