Prenzlauer Berg

kvartalo de Berlino

Prenzlauer Berg [prenclaŭa BERK] estas kvartalo de la urbodistrikto Pankow [PANko:] de Berlino, en la nordoriento de la germania ĉefurbo.

Prenzlauer Berg
Kastanienallee, U-Bhf Eberswalder Str, Konnopke.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Demografio
Loĝantaro 156 910  (2015) [+]
Loĝdenso 14 265 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 52° 32′ N, 13° 25′ O (mapo)52.53416713.418611Koordinatoj: 52° 32′ N, 13° 25′ O (mapo) [+]
Alto 54 m [+]
Areo 11 km² (1 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Prenzlauer Berg

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Berlin-Prenzlauer Berg [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
DEU Prenzlauer Berg (Bezirk) COA.svg Prenzlauer Berg
kvartalo de Berlino
Coat of arms of Berlin.svg
situo de la kvartalo ene de la urbodistrikto Pankow

HistorioRedakti

Inter la jaroj 1920 kaj 2001 temis pri memstara urba distrikto. La domoj de la teritorio konstruiĝis je granda parto inter la jaroj 1889 kaj 1905 - sume 80 procentaĵoj de la nunaj konstruaĵoj ekestis antaŭ la jaro 1949. Dum la Dua Mondmilito la konstruaĵaro kompare al aliaj partoj de Berlino relative malmulte detruiĝis, sed inter la jaroj 1949 kaj 1990, kiam ĝi apartenis al la socialisma ŝtato GDR, forte neglektiĝis kaj tial perdis konstruan kvaliton. Pro tio aparte dum la lasta jardeko de la ŝtato GDR multaj loĝejoj estis oficiale neuzataj, kaj neoficiale loĝiĝis fare de junaj studentoj kaj artistoj, dum ili de la socialismaj urbaj instancoj atendis ricevi oficialan loĝejon. Post la reunuiĝo de Germanio kaj de Berlino iom de tiu studenta kaj artista karaktero de la kvartalo restis.

Juda pasintecoRedakti

Ĝis la Dua Mondmilito la kvartalo ankaŭ estis unu el pluraj urbaj centroj de juda loĝado. Pri tio atestas ekzemple la Sinagogo Rykestraße de Berlino. En juda tombejo de la kvartalo entombiĝis interalie la pentristo Max Liebermann.

 
strato Hufelandstraße
 
strato Kastanienallee

VidindaĵojRedakti