La Preriindianoj estas la Indiĝenoj kiuj loĝas en la ebenaĵoj kaj la ondecaj montetoj de la Nordamerikaj Grandaj Ebenaĵoj. Ties rimarkinda ĉevala kulturo kaj rezisto al hegemonio de blankuloj faris la Preriindianojn arketipon en literaturo kaj arto por usonaj indianoj ĉie ajn.

Teritorioj de la Preriindianoj en la epoko de la kontakto kun eŭropanoj.
Preriindianoj
kultura regiono • etno
Nord-Amerikaj indianoj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr
La tri estroj de Pieganoj fare de Edward S. Curtis

Preriindianoj estas kutime dividataj en du larĝaj klasigoj kiuj koincidas en ia grado. La unua grupo estis tute nomadaj, sekve la enormajn brutarojn de bizonoj. Kelkaj triboj foje engaĝiĝis en agrikulturo; kultivante tabakon kaj maizon ĉefe. Tiuj inkludis la etnajn grupojn de la Nigrapieduloj, Arapahooj, Asiniboinoj, Ĉejenoj, Komanĉoj, Absarokoj, Acinoj, Kiovaoj, Lakotoj, Lipanoj, Preriapaĉoj, Prerikriioj, Soltooj, Cuutinaoj, Ŝoŝonoj, Nakodoj, kaj Tonkavoj.

La dua grupo de Preriindianoj estis duon-sedentaj triboj kiuj, krom bizonĉasado, loĝis en vilaĝoj kaj kultivis kampojn. Tiu inkludis la etnajn grupojn de la Arikaroj, Hidacoj, Iovaoj, Kanza, Kicajoj, Mandanoj, Misurioj, Nazboruloj, Omahoj, Osageoj, Otoeoj, Paŭnioj, Ponkaoj, Kvapaŭoj, Santioj, Viĉitoj, kaj Janktonoj.