Preston BROWN (1872–1948) estis usona armea oficiro, naskiĝinta en Lexington, Kentucky. Li diplomitiĝis en Universitato Yale en 1892 kaj enpaŝis la armeon kiel ordinara soldato. Li iĝis majoro en 1916, vic-kolonelo en 1917, en 1918 kolonelo de la nacia armeo, en aŭgusto samjara brigada generalo. Li partoprenis kaj komandis batalojn de la 3-a divizio ĉe Ofensivo Meuse-Argonne. Poste li laboris por la stabo en la okupita Germanio. En 1921, li iĝis komandanta generalo de la tria infanteria brigado.

Preston Brown