Pretora gvardio

gvardio de la Romia Imperiestro
(Alidirektita el Pretoriano)

La Pretora gvardio[1] (latine Cohortes praetōriae IFA:[koˈhortes prae̯ˈtoːriae̯]) estis armea formacio en la antikva Romio. Ĝi formis la korpogardistaron de militestroj (ekde la 2-a jc a.K.), pli poste de la imperiestroj.

Pretora gvardio
militista unuo • korpogardisto
gvardio • imperia gvardio
Komenco 2-a jc a.K.
Fino 312
Poste Auxilia palatina vd
Lando(j) Roma regno vd
vdr
Nuntempa viro rolas kiel pretorgvardiano

Historio redakti

Imperiestro Aŭgusto Cezaro organizis la gvardion en 27. a.K. al naŭ konstantaj kohortoj (latine cohors) kun staciejo en Romo aŭ en ties ĉirkaŭo.

Pinte de la gvardio staris du prefektistoj, sed en 23 p.K., Lucius Aelius Seianus akiris solan gvidantan pozicion. Li estis ŝatatulo de imperiestro Tiberius kaj konstruigis apud muroj de Romo fortigitajn bivakojn por la Pretora gvardio, kiuj pli poste gravis en sorto de la imperio.

Kelkfoje okazis, ke ili helpis surtroniĝon de iu aŭ ekzekutis imperiestron (tiel en 41 Caligula, 193 Pertinax, 222 Heliogabalus, poste en 238 Balbinus kaj Maximus).

En 193 la nova imperiestro Septimius Severus dissolvis la gvardion pro murdo de sia antaŭulo Pertinax kaj forpelis ilin el Romo. Li reorganizis la gvardion el propraj legianoj.

La gvardion malfondis imperiestro Konstanteno la Granda, post sia surtroniĝo, en 312.

Referencoj redakti