Prezidanto de Irano

La Prezidanto de Irano estas la registara gvidanto de la Islama Respubliko de Irano. La prezidanto estas la plej altranga popole elektita oficialulo en Irano, kvankam la prezidanto respondecas al la formale ankoraŭ pli altranga, sed ne popole elektita, Plej Supera Gvidanto de Irano, kiu funkcias kiel la landa ŝtatestro. La posteno de ŝtata prezidanto estis kreita la 4-an de februaro 1980 kaj inaŭgurita fare de Abolhasan Banisadr. De tiam la ŝtata prezidanto havas sian rezidejon en la palaco Sa'dabad de Teherano. La oficperiodo estas kvar jaroj, renovigebla unufoje.

Prezidanto de Irano
Ebrahim Raisi
publika posteno
prezidantoĉefministro
Komenco 4-a de februaro 1980 vd
Lando(j) Irano vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Hasan Ruhani, oficanta laŭplane de la 3-a de aŭgusto 2013

Ĉapitro IX de la konstitucio de la Islama Respubliko de Irano dokumentigas la kvalifikigajn kondiĉojn por prezidantaj kandidatoj kaj la elektajn procedurojn, samkiel la prezidantaj povoj kaj respondecoj kiel "funkcioj de la ekzekutivo". Tiuj inkluzivas subskribi traktatojn kaj aliajn interkonsentojn kun fremdaj landoj kaj internaciaj organizaĵoj; administri la nacian registaran planadon, la ŝtatan buĝeton, kaj ŝtatfunkciulajn aferojn, kaj nomumi ministrojn je la limigo ke la Islama Konsulta Asembleo, la ŝtata parlamento, poste ankoraŭ konfirmas la nomumon.[1]

Kontraste kun la ekzekutivo en aliaj landoj, la prezidento de Irano ne havas plenan kontrolon super la irana ekstera politiko, la armeo aŭ la nuklea politiko, ĉar tiuj estas finfine sub la kontrolo de la Supera Gvidanto. [2]

La Prezidanto de Irano estas elektita por kvar jaroj per rekta voĉdono de la popolo kaj ne povas servi pli ol du sinsekvajn oficperiodojn aŭ pli ol 8 jarojn.

La nuna prezidento de Irano estas Hasan Ruhani, kiu servis ekde la irana prezidanta elekto de 2013.

Kvalifikoj kaj elekto redakti

La prezidanto de Irano estas elektita por oficperiodo de kvar jaroj en nacia elekto de universala voĉdonado fare de ĉiuj ŝtatanoj de almenaŭ 18 jaroj. Kandidatoj por la prezidanteco devas esti aprobitaj de la Konsilio de la Gardistoj, la dek-du-membra komitato konsistanta el ses klerikoj (elektita de la Plej Supera Gvidanto de Irano) kaj ses advokatoj (proponitaj de la estro de la irana juĝa sistemo kaj prt voĉdono elektitaj fare de la parlamento). Laŭ artikolo 115 de la konstitucio de Irano kandidatoj por la prezidanteco devas posedi la sekvajn karakterizaĵojn:

  • Irana familia deveno;
  • Irana nacieco;
  • Administra kapablo kaj saĝeco;
  • Bona persona pasinteco;
  • Fidindeco kaj pieco, kaj
  • Konvinkita kredo je la fundamentaj principoj de la Islama Respubliko de Irano kaj la oficiala doktrino (arabe مذهب‎ maḏhab) de la lando.
  • Nepre la kandidato devas esti viro.
 
palaco Sa'dabad, oficejo kaj rezidejo de la prezidanto

Ene de tiuj gvidlinioj la konsilio per vetoo malakceptas kandidatojn kiuj estas juĝataj netaŭgaj. La aproba procezo estas konsiderata testo je la prezidanta potenco, kaj kutime nur malgranda nombro de kandidatoj estas aprobataj. En la irana prezidanta elekto de 1997, ekzemple, nur kvar el 238 prezidantaj kandidatoj ricevis la aprobon de la konsilio. Okcidentaj observantoj ripete kritikis la aproban procezon kiel instrumento de la konsilio kaj Supera Gvidanto certigi ke nur konservativaj kaj samideanaj islamaj fundamentistoj povas gajni la oficon. Tamen, la konsilio malakceptas la kritikon, citante aprobon de iranaj reformistoj en la antaŭaj elektoj. La konsilio malakceptas la plimulton de la kandidatoj asertante ke ili ne estas "konata politika figuro", postulo de la nuna leĝo.

La prezidanto devas esti elektita per simpla plimulto de la balotaj voĉoj. Se neniu kandidato ricevas plimulton en la unua balota parto, en dua parto okazas voĉdono inter la du kandidatoj kiuj antaŭe ricevis la relative plej multajn voĉojn.

Prezidantoj redakti

nomo bildo oficperiodo naskiĝdato
Abolhasan Banisadr   1980-1981 la  22-an de marto 1933(nun 1933-03-22) (91‑jara)
Mohamed Ali Raĝai   1981 la  15-an de junio 1933(nun 1933-06-15) (90‑jara)
Ali Ĥamenei   1981-1989 la  17-an de julio 1939(nun 1939-07-17) (84‑jara)
Ali Akbar Haŝemi Rafsanĝani   1989-1997 la  25-an de aŭgusto 1934(nun 1934-08-25) (89‑jara)
Mohammad Ĥatami   1997-2005 la  29-an de septembro 1943(nun 1943-09-29) (80‑jara)
Mahmud Ahmadineĵad   2005-2013 la  28-an de oktobro 1956(nun 1956-10-28) (67‑jara)
Hasan Ruhani   2013-2021 la  12-an de novembro 1948(nun 1948-11-12) (75‑jara)
Ebrahim Raisi   2021- la  14-an de decembro 1960(nun 1960-12-14) (63‑jara)

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo President of Iran en la angla Vikipedio.