Prezidanto de la Senato (Francio)

La prezidanto de la Senato prezidas la Senaton de Francio, la supra ĉambro de la Parlamento.

Prezidanto de la Senato
Président du Sénat
Emblemo de la Senato de Francio.
Emblemo de la Senato de Francio.
Jean-Pierre Bel (nuna prezidanto)
Jean-Pierre Bel (nuna prezidanto)
publika posteno
Parlamenta ĉambro Senato
Elekto Senatanaro
De Konstitucio de 1958
Unua Gaston Monnerville
Nuna Jean-Pierre Bel
De 1-a de oktobro 2011
Daŭro 3-jara
Situo Petit Luxembourg, Parizo
TTT-ejo Prezidantejo de la Senato
vdr

La prezidanto de la Senato redakti

Li estas elektita, same kiel la estraro de la Senato, de la tuto de la senatanoj post ĉiu parta renovigo, kio okazas ĉiun trian jaron, inter unu el la senatanoj. La seĝo de la prezidanto estas familiare nomita « Plateau » (kio signifas "ebenaĵon")[1].

De la 1-a de oktobro 2011, la prezidanto de la Senato estas Jean-Pierre Bel, de la Socialista Partio, elektita por "-jara mandato.

Ĝia rolo estas reprezenti la Senaton kaj konduki la debatojn de tiu ĉambro.

La prezidanto de la Senato aŭtomate fariĝas provizora prezidanto de la Respubliko kaze de vakiĝo de la prezidanteco sen kun reduktitaj povoj. Tio jam okazis dufoje, okaze de la demisio de generalo de Gaulle (1969) kaj okaze de la morto de Georges Pompidou (1974) ; en ambaŭ kazoj, tiu prezidantanstataŭo estis farita de Alain Poher.

La prezidanto de la Senato nomumas :

Antaŭira ordo redakti

La prezidanto de la Senato estas ofte prezentata kiel la dua hom de la ŝtato post la Prezidanto de la Respubliko. Tiu eraro venas de malbona kompreno de la artikolo 7-a de la Konstitucio de la kvina Franca Respubliko.

Fakte la ĉefministro estas la dua homo de la ŝtato, la prezidanto de la Senato estas nur la tria antaŭ la prezidanto de la Nacia Asembleo[2].

Laŭ Guy Carcassonne, tiu antaŭira ordo, difinita en 1958, montras la superecon de la plenuma povo super la leĝofara, kiun volis generalo de Gaulle en la 5-a Respubliko. Plie, en 1958, la prezidanto de la Nacia Asembleo estis devinta atribui antaŭiran rangon superan al tiu de la prezidanto de la Senato ĉar ĝi prezidas la ĉambron, kiu fine decidas pri leĝoj. La prezidanto de la senato estus fariĝinta la kvara homo de la ŝtato. Sed la respondeco pri prezidantanstataŭeco kondukis al atribuo de la tria rango al la prezidanto de la Senato kaj ne de la kvara..

Salajro kaj avantaĝoj redakti

La prezidanto de la Senato ricevas monate 7 100 € malnete kiel senatano kaj 7 057 € kiel prezidanto[3].

Li disponas je loĝejo en palaco Petit Luxembourg (apud Palais du Luxembourg) kaj veturilo kun ŝoforo.

Listo de prezidantoj de la Senato redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de prezidantoj de la Senato kaj similaj ĉambroj de Francio.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Tiu de la Nacia Asembleo estas nomita « le Perchoir » (kio signifas "birdostangon")
  2. « Sénat : "deŭième personnage de l'Etat", une appellation non contrôlée »[rompita ligilo], AFP, 28/09/2008.
  3. Financa situacio de la senatanoj

Vidu ankaŭ redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti