Prezidanta baloto de 2013 en Ĉeĥio

Prezidanta baloto de 2013 en Ĉeĥio okazis vendrede kaj sabate la 11-an kaj la 12-an de januaro 2013, la dua raŭndo okazis du semajnojn poste la 25-an kaj la 26-an de januaro. La ofico de la ĝisnuna prezidanto de Ĉeĥio, Václav Klaus, finiĝos la 7-an de marto 2013. Temis pri la unua rekta baloto de prezidanto de Ĉeĥio, ĉar la antaŭajn prezidantojn elektis la parlamento.

Flago de prezidanto de la Ĉeĥa respubliko

El 20 submetitaj aliĝiloj valide kandidatiĝis por la baloto 11 personoj, kiuj deklaris plenumi la necesan kondiĉon: subteno de minimuma nombro de parlamentanoj aŭ petskribo kun subskriboj de almenaŭ 50.000 balotontoj. Post kontrolo de valideco de la subskriboj, la ministerio de internaj aferoj tamen la 23-an de novembro 2012 pro alta kvanto de nevalidaj subskriboj eksigis tri kandidatojn.[1] La Supera administra kortumo tamen la 13-an de decembro 2012 pravigis la plendon de Jana Bobošíková kaj revenigis ŝin inter la validajn kandidatojn, kies nombro tiel finiĝis ĉe naŭ.

Rezultoj redakti

En la unua raŭndo, en kiu voĉdonis 61,31 % da rajtigitaj voĉdonantoj, la plej altajn kvantojn da voĉoj ricevis Miloš Zeman (24,21 %) kaj Karel Schwarzenberg (23,40 %), kiuj avancis en la duan raŭndon. En la dua raŭndo, en kiu voĉdonis 59,11 % da rajtigitaj voĉdonantoj, gajnis Miloš Zeman (54,80 %).

Kandidatoj redakti

N-ro Foto Nomo kaj priskribo
1   Zuzana Roithová, eŭropparlamentanino kaj eksministrino pri sano nome de KDU-ČSL
2   Jan Fischer, eksprezidanto de la Ĉeĥa statistika instituto, eksa oficista ĉefministro de Ĉeĥio, vicprezidanto de la Eŭropa Banko por Rekonstruo kaj Evoluigo
3   Jana Bobošíková, eksredaktorino de TV Nova, eksmembrino de Eŭropa Parlamento kaj malsukcesa kandidatino por prezidanto en 2008 nome de la komunista partio
4   Táňa Fischerová, aktorino, eksdeputitino, malsukcesa kandidatino en la senaton nome de la Verda partio, civitana aktivulino kaj prezidantino de la Ŝlosila movado
5   Přemysl Sobotka, ekde 1996 senatano, en 2004–10 prezidanto kaj cetere vicprezidanto de la senato, eksmembro de la ekzekutiva komitato de ODS;
en 2009 transprenis aŭspicion super la 65-a IJK en Liberec'
6   Miloš Zeman, eksprezidanto de ČSSD, eksĉefministro kaj malsukcesa kandidato por prezidanto en 2003, fondinto kaj honora prezidanto de la partio Strana Práv Občanů ZEMANOVCI
7   Vladimír Franz, postmodernisma komponisto kaj pentristo, estro de la Kabineto de scena muziko ĉe la teatra fakultato de la Akademio de muzaj artoj
8   Jiří Dienstbier la pli juna, senatano, urbestrarano de Prago kaj vicprezidanto de ČSSD
9   Karel Schwarzenberg, eksministro pri eksterlandaj aferoj kaj prezidanto de la partio TOP 09

Rifuzitaj pro malsufiĉa nombro de validaj subtenaj subskriboj redakti

Foto Nomo kaj priskribo
  Vladimír Dlouhý, eksministro pri industrio kaj komerco, eksvicprezidanto de la partio ODA, poste ekonomia konsultisto
  Tomio Okamura, entreprenisto kaj vicprezidanto de la Asocio de ĉeĥaj vojaĝagoficejoj kaj vojaĝagentejoj, ekde 2012 sendependa senatano

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti