Prezidenta respubliko

formo de registaro
(Alidirektita el Prezidentismo)

Prezidenta respubliko (kontraste al parlamenta respubliko) estas respublika regformo kie la registaron estras la prezidento kaj ne bezonas la fidon de la parlamento por ofici. Alimaniere ol en parlamentarismo samaj personoj ne povas esti samtempe membroj de registraro kaj membroj de parlamento. Normale ne ekzistas ofico de ĉefministro; pli malofte ankaŭ ĝi ekzistas kiel en Sud-Koreio kaj en iuj landoj de Afriko sed ankaŭ ĉefministro bezonas fidon de prezidanto kaj ne fidon de parlamento.

La landoj kun prezidenta respublika regformo estas bluaj en la mapo

Ekzemploj de prezidenta respubliko estas Usono kaj preskaŭ ĉiuj ŝtatoj de latina Ameriko.

Rusio, Francio, Ukrainio kaj iuj landoj en Afriko, antaŭe ankaŭ Finnlando kaj Georgio, havas miksitan parlamentan kaj prezidentan regformon, duonprezidentan sistemon. Ekzemple Sudafriko kaj Botswana havas puran parlamentan sistemon, kion atentas prezidanto: prezidanto estas ankaŭ ĉefo de la registraro kaj ne ekzistas ĉefministro sed prezidanto kaj ministroj bezonas fidon de la parlamento.