Prezidanto de Afganio

(Alidirektita el Prezidento de Afganio)

La Prezidento de la Islama Respubliko Afganio estas la ŝtatestro de Afganio.

Prezidanto de Afganio
flago
Aŝraf Ghani
pozicio
prezidanto
Komenco 11-a de junio 2002 vd
Lando(j) Afganio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Antaŭ la posteno de la Prezidento de la Islama Respubliko Afganio estis kreita en 2004, Afganio estis respubliko inter 1973 kaj 1992 kaj el 2001 antaŭen. Antaŭ 1973, ĝi estis monarkio. Inter 1992 kaj 2001, dum la Afgana enlanda milito (1992–96), la lando estis agnoskita kiel Islama Ŝtato Afganio kaj Islama Emirlando Afganio.

Hamid Karzai startis sian unuan kvin-jaran regotempon en 2004. Post sia dua regotempo en 2014, Ashraf Ghani Ahmadzai estis elektita kiel venonta prezidento. La 15-an de Aŭgusto 2021, nur kelkajn tagojn post la foriro de usonaj trupoj kiuj apogis lian reĝimon kaj kompletigante la praktikan rapidan ekkontrolon de la lando, talibanoj eniris en Kabulon dum Ghani foriris eksterlanden.[1]

La prezidantaj balotoj ĉiam estas akompanataj de kresko de perforto forme de militaj operacoj, gerilaj kaj terorismaj atakoj. La 17-an de septembro 2019 oni informis ke 24 homoj pereis pro bomba ĉe antaŭbalota apud kunveno aranĝita de la prezidanto Ashraf Ghani.

Notoj redakti

  1. Taliban orders fighters into Kabul as US evacuates embassy The Guardian, 15-an de Aŭgusto 2021, Konsultita la 15-an de Aŭgusto 2021.

Eksteraj ligiloj redakti