Pri internacia lingvo dum jarcentoj
Pri Internacia Lingvo dum Jarcentoj estas esperantlingva libro kompilita de Isaj Dratwer. Ĝi aperis unue kiel modesta 142-paĝa proveldono en la jaro 1970 ĉe Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) en Roterdamo. La dua, multe ampleksigita eldono kun XV + 320 p. aperis en la jaro 1977 en Tel-Avivo.
Pri Internacia Lingvo dum Jarcentoj | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Isaj Dratwer | |
Eldonjaro | 1970 | |
Urbo | Roterdamo | |
Eldoninto | CED | |
Paĝoj | 142 | |
Enhavo redakti
La dua eldono enhavas citaĵojn de ĉ. 800 famuloj el la tuta mondo pri la lingva problemo, pri planlingvoj kaj precipe pri Esperanto. Ĝi estas dividita laŭ klasifiko de la famuloj: filozofoj, verkistoj, sciencistoj, filologoj kaj lingvistoj, kaj aliaj.
El la libro oni daŭre ĉerpas citaĵojn uzatajn en la informado pri Esperanto, sed bedaŭrinde multaj citaĵoj ne estas ĝustaj. Tial la verko el scienca vidpunkto estas malbona, ĉar la kompilinto neniel klopodis kritike pridubi la verecon de iuj citaĵoj kaj ofte li indikis nur tre malprecizajn fontojn, kiuj apenaŭ estas kontroleblaj.
Kritiko redakti
Ekzemple pri Albert Einstein li citas la frazon "Esperanto estas la plej bona solvo de la ideo de la lingvo internacia" kun la referenco Germana Esperanto-Revuo sen plia precizigo. Tre verŝajne la citaĵo estas nur esperantigo de la titolo de la germanlingva broŝuro de Leopold Einstein "La lingvo internacia als beste Lösung des internationalen Weltspracheproblems"; ĝi do supozeble tute ne venas de Albert Einstein.
Isaj Dratwer asertas ankaŭ, ke Papo Paŭlo la 6-a:
|
sen klopodi kontroli tion per la oficiala vatikana gazeto L'Osservatore Romano (kiu certe ne jam en 1967, sed unuafoje en 1994 menciis paskajn salutojn de papo en Esperanto).
Recenzoj redakti
|
Vidu ankaŭ redakti
- Esperanto en nacilingvaj tekstoj, kolekto de diversaj mencioj de Esperanto kun fontoj