Palaifato (malnovgreke Παλαίφατος [Palaifato]) estas konsiderita kiel klasika greka verkisto, verŝajne vivanta ĉirkaŭ la 4-a3-a jarcento a.K. Nuntempe, li estas konata precipe por sia atribuita verko Pri nekredeblaĵoj (greke Περὶ ἀπίστων [Peri apistoon]) [1] kiu elstaras raciigitan legon de grekaj mitoj.

Palaifato
Persona informo
Naskiĝo
Morto 1-an de decembro 1999 (1999-12-01)
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Antikva Ateno vd
Profesio
Okupo verkistohistoriisto • mitologo vd
Verkado
Verkoj On Unbelievable Things ❦
Peculiar history ❦
Egyptian theology vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Titola paĝo el germana eldono pri Palaifatoa Pri nekredeblaĵoj, J. H. F. Meineke, 1774

Pri la aŭtoro redakti

Iomete ni konas pri Palaifato, kaj tio ne certe! Kelkaj klasikaj aŭtoroj parolas pri li, sed la pli serioza fonto estas la bizancaj enciklopedio Suido, datita el 10-a jarcento, tio estas multe pli malfrua ol 4-a3-a jarcento a.K., kutimaj malprecizaj vivantaj datoj[2]. Efektive, en sia propra antaŭparolo[3] interalie, Palaifato citas (se ne estas malfruaj aldonaĵoj) grekajn verkistojn kiuj probable estas Meliso el Samoso kaj ankaŭ eble Lamisko[4], pitagoristo, samepoke Platono. Ĉu tiam oni pripensis Palaifato kiel sekvanto de Aristotelo? Palaifato estas nomo ne tre komuna. Laŭ Suido[5], kvar verŝajne homoj povus esti la verkisto: unu el Paro aŭ el Abidoso, aŭ Palaifato el Egiptujo, aŭ ankoraŭ unu el Ateno. Ankaŭ, tiuj povus esti la sama nomo de vojaĝanto kiu trairis tiujn lokojn[6].

La nomo Palaifato povlegiĝas kiel malnova povdiraĵo (el greke πάλαι [palai] : malnove kaj φατός [fatos] : kion oni povas diri)[7]. Se interalie Palaifato estas el Ateno, la nomo povus esti ankoraŭ kaŝnomo kiel la ekzilito de la atenuja filozofo Anaksagoro rememorigas kiel danĝero kontraŭi la tiamajn religiajn dogmojn.

La transdono de sia verko Pri nekredeblaĵoj (Περὶ ἀπίστων [Peri apistoon]) ne estas tre konite ekde la klasika Grekio ĝis nuntempo, pasante tra la bizanca periodo.

La fontoj estas eroj kaj nenio refutas ke la nuna teksto estu sole resumoj aŭ notoj kiuj povus klarigi la malriĉan lingvan stilon[8]. La lasta sep eroj kutime esti pensite apokrifaj [6]. Iu sugestas ke la verko estas origine kvinlibra[9].

Iafoje, kiel oni konas unu verkon el Palaifato, oni maldistingas la verkiston el sia verko mem, kaj la nomo de Palaifato estas uzi por signi la verkon Pri nekredeblaĵoj mem.

Raciigante la mitojn, la laboro de Palaifato proksimas la euhemerismon.

Referencoj el klasikaj aŭtoroj redakti

La verko Pri nekredeblaĵoj redakti

La nomo de la verko en aliaj lingvoj redakti

En aliaj lingvoj, la titolo estas konita kaj tradukita el greka iomete malsame :

  • hispane Sobre fenómenos increíbles (eo: Pri fenomenoj nekredeblaj)
  • angle On Incredible Things (Pri nekredeblaj aĵoj)
  • france Histoires incroyables (Historioj nekredeblaj)

Ĝenerala vido redakti

La plej grava parto de la verko (greke Περὶ ἀπίστων [Peri apistoon] ; esperante Pri nekredeblaĵoj), forperdiĝis kaj la nuna fonto estas bizancaj heredaĵoj kunfaritaj malfrue de 52 teksteroj (ties lastaj sep eble el alia(j) aŭtoro(j)), ĉiu pri unu helena mito.
Palaifato klopodas doni version pli racia kaj kredebla de kelkaj mitoj el mitologio. La lingvo el devena greka teksto estas plenumi reoj, kaj malpura uso de vortoj.[6]. Palaifato pripensas la miton basiĝas pri veraj kaj historiaj eventoj, sed la poetoj aldonis ĝin nekredablaj kaj mirindaj aĵoj[3]. Kvankam la aŭtoro diras li multe vojaĝis kaj enketis, la historia analizo ne tre preciza kaj ne havas multe provojn.
Ĉiuj kvardekkvinaj testeroj sekvas pli aŭ malpli la saman planon[6] : Unue, kelkaj frasoj rememorigas la miton kiun oni estas parolonte, deklaras tion sensencegan kaj donas kialojn, tiam elstarigas lian interpreton kiel la eventoj verokazis, kaj li fine konkludas.
Precipe la ŝlosiloj uzitaj de Palaifato estas : la monstro aŭ la beto el mito havus la nomon el unu homo (ekzemple vidi §4), aŭ la duona senco el origina greka vorto kiel ŝafo aŭ pomo por la vorto μῆλον [mela], aŭ metaforaj parolturnoj tiam legitaj unuesence (ekz. §6), aŭ ankoraŭ mirindaj komentoj pri novaj inventoj, trovoj, kiuj fine iĝas la normaleca (Centaŭroj ne estis duonhome aŭ duonĉevale sed ili estas la unuloj rajdis ĉevalon).

La Palaifata lego de helenaj mitoj redakti

La sekvontaj raciaj legoj el mitoj, se estus vere, ne devu vidite devalutante la kutima vido de la helena mitologio. Se la mitoj evoluiĝis el historiaj fontoj, certe parte estas vere, la fina formo el poetoj, aedoj, sendependiĝis el historiaj faroj. Tiel, mitoj eliĝis el racio, historia racio, kio estas el Logoso ĝis Mito, kio imagigas, sentigas, ne plu estas veriĝeble, ĝi surhavas ĝian veron mem en ĝia verŝajneco, sian fortan persvadigon tia, kia doniĝas sian belecan.[10]

1. La Centaŭroj redakti

Tiam Iksiono estis reĝo el Tesalio, taŭraroj sovaĝiĝaj estis sur la monto Peliono (malnovgreke Πήλιον), do, aliaj montoj ne plu estis alireblaj. La taŭroj malsupreniris al vilagoj kaj manĝegis plantojn, fruktojn kaj detruis pastataron. Iksiono deklaris se iu mortiĝus taŭrarojn, li donus riĉajojn al li. Tiuj interesis junaj homoj kiuj loĝantis vilaĝon nomitan Nefelo (malnovgreke Νεφέλης ; vidu Nefelo). Ili kutimigis siajn ĉevalojn kun rajdantoj ĉar antaŭe homoj ne rajdis tiel : homoj uzis ĉevalojn nur por tiri liajn ĉarojn.
Tiam, ĉevale, ili iris kaj lanĉis sagon al taŭraroj. Kaj la aro sekvis ilin, junhomoj fluĝis kun siaj ĉevaloj pli rapidaj ol la taŭroj, kaj taŭroj haltiĝis, la rajdantoj malantaŭe iris kaj denove ĵetis sagojn. Tiel ili mortigis taŭrojn. Oni nomiĝis Centaŭroj ĉar ili uzis sagon (en malnovgreka la verbo κεντέω [kenteo] kio signifas piki aŭ la vorto κέντωρ/κέντορος [kentor/kentoros] kio voldiras kio piki, similas la greka vorto Κένταυρος)[11].

Do, taŭraroj fine mortiĝis, la reĝo donis al junuloj la promesitajn riĉajojn. Pro la riĉeco kaj sia agego, la Centaŭroj orgojliĝis kaj de nun faris plurajn krimojn kaj speciale kontraŭ Iksiono mem kaj sia urbo Lariso kaj landaj loĝantoj nomitaj Lapitoj. Ili gastigis Centaŭrojn kiuj ebriigite, prenis la virinojn kaj reiris en siaj altlokoj. De tie, Centaŭroj militiĝis : kiam la noktiĝo, ili eliris al valoj, embuskigis, detruis, incendiis kaj tiel, ĝis la aŭroro. Fore, iu vidis Centaŭrojn fluĝantajn, nur vidis la korpon de iliaj ĉevaloj, sen la kapo kaj iliaj rajdantoj sen distingi siajn krurojn. Tiam, oni diris la Centaŭroj el Nefelo atakis nin.

2. Pazifao redakti
 
Minotaŭro kurante al dekstra (arĝenta monero el Knoso en Kreto, ĉirkaŭ -425 al -360, Cabinet des Médailles, Francio

Dedalo ne konstruis lignan taŭron por Pazifao, edzino el Minoo, ĉar ŝi amiĝis taŭron. Tia amo ne estas natura.
Oni diris Minoo suferis testikojn kaj Prokriso[12] (Helene Πρόκρις), filino el Pandiono (Πανδίων) [13] kuraciĝis lin kontraŭ la hundeto kaj la ĵetlanco (tiuj Kefalo (Κέφαλος) uzos).
Tiam, belega junulo, nomiĝas Taŭro, frekventis Minoo. Pazifao enamiĝis lin kaj ŝi persvadis lin amori kun ŝi, kaj ŝi havis infanon de li. Dum sia daŭriga malsano, Minoo ne enlitiĝis kun sia edzino, kaj li komprenis ke la bebo ne estas sia ; li funde enketis kaj sciis la bebon estas tiu de Taŭro.
Mortigi la infanon ne li ŝajnis bonan elekton, ĉar, malgraŭ ĉio, li estis la frato de siaj filoj. Do, li decidis sendi lin en montoj por li grandiĝis, sklavo de liaj paŝtistoj. Adoltigita, la juna homo ne plu obeis siajn paŝtistojn. Minoo kaptigis lin kaj konduktigis lin en la urbo, kie se li estus koopera, li estus libera, alie, li ĉeniĝus. La juna homo revenis prefere en montoj kaj vivis tie rabante brutaron.
Minoo dungis pli homoj por kapturi lin, sed la juna homo fosis profunda fasaĵo kie li restis. Dum lia vido, oni lin nutris ĵetante ŝafojn kaj ŝafinojn. Kiam Minoo kondamni iun, li sendis lin al juna homo, iĝita la Minotaŭro, kiu estas enfermita en sia domo. Tiel Minoo mortigis lin aŭ siajn malamikojn. Tia estas Tezeo por Minoo. Poste Minoo kaptigi la atenanon, li ankaŭ sendis lin al Minotaŭro. Sed la filino el Minoo, Ariadno, alvenigis al li , en lia malliberejo, spadon per kiu Tezeo mortigi Minotaŭro.

3. La Spartoi (Pri Kadmo) redakti
4. La Sfinkso el la Kadmeia redakti
5. La vulpo de Telmeso redakti
6. Akteono redakti
7. La ĉevalinoj de Diomedo redakti

Antaue, homoj laboris ilin mem tiel, kiel ili peris la manĝajoj kaj aliaj necesaĵoj. Ili kultivis teron. Unu el ili, prefere, bredis ĉevalojn. Tiu igis fervoregon tian, kian li konsekris tute siajn riĉajojn, vendis tute li havis, por daŭrigi siajn ĉevalojn. Tial oni diris liaj bestoj manĝis lin.

8. Niobio[14] redakti
9. Lugkeuso[15] redakti
10. Keneuso[16] redakti
11. Kukno [17] redakti
12. Dedalo kaj Ikaro redakti

Dedalo fuĝis tra fenestro tiam li estis malliberigite. Li kaj sia filo Ikaro enŝipetis fore la Kreta insulo sur maro dum Minoo ankaŭ ŝipsekvis ilin. Dedalo kaj Ikaro, pli bone prenis fortan venton kaj estis vidite tia rapide, kiel ili antaueniris sen maleco, kiel eĉ ili flugis. Puŝi per suda vento el Kreto, la rapida sipo sippereiĝis ; Dedalo saltis al grundo sed sia filo Ikaro forpasis en la maro kio Ikarion oni nomiĝis tiam. La patro atendiĝis la maron redonis la korpon de Ikaro kaj engrundiĝis ĝin.

 
Dedalo kaj Ikaro, Icarus and Daedalus, Charles Paul Landon, 1799
13. Atalanta kaj Melaniono[18] redakti
14. Kalisto redakti
15. Eŭropa redakti

Eŭropa, filino de fenica reĝo Fenikso, ne estas prenita el Tiro al Kreto de Zeŭso sur la dorsflanko de taŭro, sed de homo kiu la nomo estas Taŭro, militante tiam en la regiono de Tiro kie li forrabis plurajn junajn knabinojn ties la filino el reĝo.

 
Eŭropa kaj la Taŭro, RuĝFigura ŝlimo, muzeo de Tarquinia, ĉirkaŭ la jaro -480
16. La ligna ĉevalo (Pri la ĉevalo el Trojo) redakti

Aĥeaj (helene Ἀχαιοί) grekujoj konstruis lignan ĉevalon laŭ la pordaj dimensioj : malpli larĝa ol la porda mem por ĝi estu tirita ene, sed pli alta ol ĝi. Ĉefoj sin tenis en arbara valo proksime la urbon, loko, ĝis hodiaŭ, oni nomiĝas Embuska kavo. Sinono (Σíνων), venita el arga (Argo Ἄργος) tendaro kiel dizertisto, anoncis profetaĵon al trojanoj : se ili ne enigi la ĉevalon en la urbo, grekujoj revenos batali. Tial, trojanoj malkonstruis la pordon kaj tiris la ĉevalon ene. Tiam ili festis, grekujoj falis sur ili danke la breĉon farita en la muro, kaj tiel Trojo estis prenita.

17. Eolo redakti

Eolo ne kapablas reĝi ventojn enfermante ilin en felsakoj tiel, kiel li donis ilin al Uliso. Verŝajne, Eolo estis astronomo kaj al Uliso li antaŭdiris la veteron kaj la direkto al kie ventoj blovos.

Sia urbo ne estas ĉirkaŭita per bonza muro sed hoplitoj protektis ĝin.

18. La Hesperidinoj redakti

Iu homo, Hespero, el la urbo Mileto, vivis en la regiono Karia. Li havis du filinojn nomitajn Hesperidinojn. Hespero havis belegajn ŝafojn, eligante multan lanon, de speco kio estas nuntempe ankoraŭ en Mileto. Tiuj ŝafoj, mela en greka (μῆλα), estis tiel belaj kiel la oro. Tio estas, Heraklo vidante la bestojn pastiĝante laŭ la maro, forrabis ilin kaj mortigis sian pastiston nomitan Drako. Tiame, Hespero jam estis mortita, kaj oni diris "ni vidis la orajn pomojn (mela signifas ankaŭ pomon en greka) tiujn, kiujn Heracleo forrabis el Hesperidinojn, post mortigi sian gardiston, Drakon".

19. Kotoso kaj Briareo (Pri Hekatonkiroj) redakti
20. Skilo redakti
21. Dedalo redakti

Dedalo, la unuo, reprezentis statuon kun piedoj, ne kunigis ilin kiel skulptistoj faris ĝis tiame, sed pli aŭ malpli unu antaŭ la alia. Tio efektiĝis la movadon tial iu komentis statuon marĉis, sed statuoj ne marĉas ilin mem.

22. Fineo redakti

Fineo reĝis en Peonio (Helene Παιονία[19]). Maljuniĝante, li perdis la vidpovon, siaj filoj mortis. Ankaŭ, li havis du filinojn Erasia (Ἐράσεια) kaj Arpuria (Ἁρπύρεια), kaj ili malŝparis liajn riĉaĵojn. Siaj kunvivantoj diris do «Malfeliĉa Fineo, la Harpioj disipis siajn posedaĵojn». Du najbaroj, filoj de Boreo (konsiderata kiel homo ne kiel vento), Zeteso (Ζήτης) kaj Kalaiso (Κάλαϊς), helpiĝis Fieno : ili forpelis filinojn for la urbo kaj donis la regadon de riĉajoj al Trakulo.

23. Mestra [20] redakti
24. Geriono redakti

Estis urbo apud la nigra maro nomiĝis Trikarenia (helene Τρικαρηνία) [21]. Fama meze samtempuloj, Geriono estis interalie riĉa. Li havis ankaŭ rimarkindan bovaron[22]. Por ekkapti ĝin, Heraklo mortigis Geriono kiu volis antaŭhaltigi lin. Tiuj vidis bovojn alkondukatajn miregis : Ili estis fakte malgrandaj, longoformataj el ilia kapo ĝis iliaj flankoj, arkigataj, sen korno, kaj iliaj ostoj estis larĝaj kaj plataj. Tiuj kiuj volis pliscii, aliaj respondis : «Herakleo elkondukis tiujn bestojn kiuj apartenis je Geriono la Trikareniano». Tiel oni ekpensis Geriono havis tri kapojn.

25. Glaŭko de Sizifo redakti
26. Glaŭko de Minoo redakti
27. Glaŭko el maro redakti
28. Belerofono redakti

Belerofono estis brava Korinta ekzilito, kiu, per rapida ŝipo nomiĝis Pegazo, rabiis kaj pereigis marbordajn vilaĝojn.

La reĝo Amisodaros loĝis sur alta monto, piede de kiun estas la arbaro Telmisa. Estas apud la rivero Ksanto (Ξάνθος) en Likio. Nur du vojoj kondukis al la monto : unu estas antaŭ la urbo de Ksanto kaj la alia tra la regiono Kario (Καρία). La cetero ne estas nur altaj krutaĵoj. En tera ravino, ŝprucis flamojn. La monto nomiĝis Ĥimero.
Tiam, laŭ apuda loĝantoj rakontis, vivis leonon proksime de la ĉefa atingo kaj serpento nefore la alia. Ili manĝegis arbohakistojn kaj paŝtistojn. Belerofono alvenis kaj ekbruligis la monton : la arbaro Telmisa fajris kaj la du ferocaj bestoj mortiĝis. Tial oni diris : «Beleforono, venis kun Pegazo, detruis la Ĥimeron de Amisodaros».

29. La ĉevaloj de Pelopso redakti

Pelopso ne venis al Piso en Elido per alaj ĉevaloj por peti edziĝi Hipodamio-n, la filino de Enomao. Prefere, li venis per ŝipo kie estas skribita Alaj Ĉevaloj sur ĝia tenda kajuto, kaj forrabis la virinon. Simple, oni diris tiam li fuĝis sur la "Alaj Ĉevaloj".

30. Frikso kaj Helle redakti
31. La filinoj de Forkiso redakti
32. La Amazonoj redakti

La Amazonoj ne estas batalantaj virinoj sed viroj, barbaraj viroj. Ili estas viditaj tiel, kiel virinoj, ĉar ili surhavis longajn Kitonojn ĝis piedoj, kiel la trakiaj virinoj kutimis, kaj ili ankaŭ ligis ilian hararon per rubandoj kiel...(sekvas komparacion ne komprenita). La amazonoj estas tre spertaj batalistoj sed la aŭtoro ne kreas povu ekzisti armeon de virinoj. Li finas dirante, eĉ hodiaŭ, ne vidas tion nenie.

33. Orfeo redakti
34. Pandora redakti

Pandora estis grekujino, tre riĉa. Kiam ŝi eliris, ŝi beliĝis, kaj ŝminkiĝis kun kosmetikaĵoj el tero. Ŝi estis la unua virino kiu utiligis multajn kolorajn teraĵojn.

35. La raso de frakseno redakti
36. Heraklo redakti
37. Keto redakti

Keto ne estis tiel fiŝo. Li estis ega reĝo, potenca, kaj havis ŝiparo tiel, kiel li submetis ĉiujn la aziajn marbordajn. La jugaj popoloj pagis tributon nomiĝis dasmos. Tiam, ne oni uzis monon kaj pagis per naturajn aĵojn kiel ĉevaloj, bovoj aŭ junaj virinoj. Tiu reĝo estis Keton kaj barbaroj prefere nomiĝis lin Keto. Regule, li navigis por percepti sian tributon kaj se la submetantoj ne pagis, li detruis ilian landon.
Alvenis en Trojo kiam ankaŭ Heraklo estis tie kun greka militistaro. Keton kaj siaj soldatoj elŝipiĝis kaj atakis la urbon. La troja reĝo Laomedono dungis grekujojn, kaj ambaŭ, kun du armeoj batalis kaj mortigis lin.

38. Hidro redakti
39. Cerbero redakti
40. Alkesto redakti
41. Zeto kaj Amfiono redakti
42. Io redakti

Io estis la filino el reĝo de Argo. Siaj kuncivitanoj faris ŝin la pastrino de arga Hera. Foje graveda, ŝi timis sian patron kaj siajn kuncivitanojn, kaj dekuris el la urbo. La arganoj, ŝerciĝis ŝin kaj, kiam ili trovis ŝin, kaptis kaj sinsekvigis ŝin. Oni diris do : «Ŝi fuĝis kiel bovino furioza [manko]». Fine, ŝi kuniris fremdajn komercistojn kaj petegis ilin kondukis ŝin al Egiptio kie ŝi akuŝigis.

43. Medea redakti
44. Omfalo redakti
45. La korno de Amaltejo (Pri la korno de abundeco) redakti

Heraklo vojaĝis en Beotio kun sia nevo Iolao (helene Ἰόλαος [Iolaos]) kaj haltiĝis en gastejo kie laboris junan kaj tre belan kelnerinon, Amaltejo. Heraklo amigeĝis ŝin kaj li ne plu deiris la gastejon. Tio ne ŝatis al Iolao kaj li pensiĝis rabi gajnon de Amaltejo kio estis en korno. Danke tion monon, li aĉetis tion, kion li volis por li mem kaj ankaŭ Heraklo. Iliaj kunuloj diris «Heraklo havis la kornon de Amalteo, kun kiun li aĉetis ĉion li volis.»

46. (La historio de Hiakinto) redakti

Hiakinto estis bela homo el Amuklaso [23]. Apolono interesiĝis pri lin, sed ankaŭ Zefiro. Ambaŭ ĉarmiĝis per lia beleco kaj ĉiu provis amindi lin per iliaj propraj ecoj. Apolono lanĉi sagojn, kaj Zefiro blovis : el unua, kantoj kaj plezuro, el dua, timo kaj klopodo. La juna homo preferis la dio kaj Zefiro, ĵaluze, ekmilitiĝis. Pli poste, la knabino trajnis en la gimnastejo : tiam estas por Zefiro la okazo por venĝi sin : diskilo estis uzita por murdi Hiakinton, lanĉita de Apolono, deviita de Zefiro. La junhomo mortiĝis, sed la Tero ne decidiĝis sian malfeliĉon sen memoraĵo : ĉi tie li estis mortigita naskiĝis floron kio nomigis laŭ sia nomo. Oni aldonas ke la malfino de sia nomo estas skribita sur la folion.

47. (La historio de Marsiaso) redakti
48. (Faono) [24] redakti
49. (La historio de Ladono) (Pri Dafna) redakti
50. (Hera) redakti

La Arganoj konsideris na Hera kiel ilia protektanto kaj ili celebris do regule festojn fonditajn por ŝia honoro. La ceremonio disvolviĝis jene : ĉaro sur kiu devas trovi la pastrinon, tiriĝis de blankaj bovoj ĝis la templo ĉar la sanktejo lokiĝis malene la urbon.
Iutage, dum festo, oni ne plu faris la ritan ĉar oni ne plu havis bovojn. La pastrino, tamen, imagis solvon por la problemo. Ŝi estis la patrino de du knaboj: ili prenis la lokon de la bovoj sub la jugo.
Apud la statuo de la diino, ĉar la tasko de la bestaj estis plenigita de liaj infanoj, ŝi petis rekompencon por la peno kiun ili elteniĝis. Kaj oni diris ke la diino akordis lin : ilia dormo mem estis ankaŭ la fino de ilia vido[25].

51. (Oriono) redakti

Filo el Zeŭso, el Pozidono kaj el Hermeso. Filo el Pozidono kaj la Atlasa Alkiono, Hurieuso (helene Ὑριεύς)[26] loĝis Tanagra en Beotio. Li estis gastama, kaj iam, li bonvenigis diojn. Zeŭso, Pozidono kaj Hermeso, kiuj profitigis lian gastamecon, deziris montri sin dankaj al lin : ili stimulis lin peti ilin ĉiuj li volis. Li ne havis infanoj kaj volis bebon. Dioj prenis la haŭto el bovo kun kiu estis dediĉita kaj deponis ilian spermon. Ili ordonis Hurieuso engrundiĝis ĝin kaj detiris ĝin nur poste dek monatoj. Tiu tempo fluita, naskiĝis Uriono (Οὐρίων)[27], nomita tiel ĉar dioj urinis, kaj tiam eŭfemisme, Oriono. Oriono serĉis seksatenci Artemiso, kiel li ĉasis en lia kompanio. Incitita, la diino elterigis skorpion kiun mortigis lin pikante maleolon. Kompatinte, Zeŭso aliiĝis lin stele.

52. (Faetono) redakti
 
La falo de Faetono, skulptaĵo de Simone Mosca, marmore, ĉirkaŭ 1500 ; Muzeo de Bode en Berlino, Germanio

Faetono, filo de Helioso, brulis de stulta tento rajdi la ĉaro de sia patro. Petante senĉese, kaj plore, li konviki lin. Kiam li rajdis lian ĉaron, kaj ekskurĝis la ĉevalojn (li ne sciis uzi bone kondukilojn kaj li ne taŭgis ĉefi firme la ĉevalojn sen kaŭzi pulsojn) li estis tirita de la orgojlaj kaj impetegaj bestoj. Li estis tro ĉe la grundo; li elĵetiĝis el la ĉaro, en la rivero Eridano ; li dronis, poste incendiis la plej granda parto de najbaraj grundoj.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Euhemerismo

Notoj redakti

  1. Mi prove esperantigis la titolon ; France : Histoires Incroyables (Historioj nekredeblaj).
  2. Eĉ la dua parto el 4-a jarcento por la tradukisto Ugo Bratelli [1], france
  3. 3,0 3,1 Antaŭparolo de Palaifato [2], france
  4. Sekvanto de Pitagoro, citita el Sepa Letero atribuita je Platono, [3], kaj [4] (greke/angle) : Lamisko vivis en la jaro -360, plue [5]
  5. Suido interrete[rompita ligilo]
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 Aliĝo de la tradukisto Ugo Bratelli [6] france
  7. Vortaro Greka-Franca, Abrégé du dictionnaire GREC FRANÇAIS, Anatole Bailly, Librairie Hachette, 1901 [7]
  8. La tradukisto Ugo Bratelli diras eĉ ke Palaifato ne scias skribi!
  9. Jacob Stern, Palaephatus: On Unbelievable Tales. Wauconda, Ill.: Bolchazy-Carducci, 1996, ISBN 0-86516-310-3.
  10. Pierre Grimal, Récits et légendes de l'Olympe (eo: Rakontoj kaj legendoj el Olimpo), Larousse Dieux, mythes & héros, 2008, france, p. 7, ISBN 978-2-03-583944-2
  11. p. 448, Vortaro Greka-Franca, Abrégé du dictionnaire GREC FRANÇAIS, Anatole Bailly, Librairie Hachette, 1901 [8]
  12. Mita edzino de Kefalo (Κέφαλος)
  13. Kutime, Prokiso prefere estas vidita kiel la filino el Ereĥteuso (Ἐρεχθεύς), reĝo de Ateno kaj filo el Pandiono kiu li, estas la filo el Erehtonioso (Ἐρεχθόνιος).
  14. France Niobé
  15. France Lyncée
  16. France Cénée
  17. Aŭ Cigno? esperante ; Cygnos
  18. Greke Μειλανίωνος
  19. Ne bone konita regiono norde de Grekio
  20. Angle Mestra
  21. Helene κάρηνον (Karenov) signifas kapo kaj plue kulmino de monto aŭ kulmino de urbo, kiel citadelo aŭ turo (helene ϰάρη, ĥare). Do Trikareno povas aludi citadelon aŭ monto kun tri kulminoj ; p 461, Vortaro Greka-Franca, Abrégé du dictionnaire GREC FRANÇAIS, Anatole Bailly, Librairie Hachette, 1901 [9]
  22. Bovaron estis ega riĉaĵo tiam
  23. Helene Αμύκλας, filo el reĝo Lakedemono
  24. France Phaon
  25. Alivorte, ili dormiĝis kaj ne vekis. La du fratoj estis Kleobiso (helene Κλέοβις) kaj Bitono (Βίτων).
  26. Angle Hyrieus
  27. Klasikgreke Uriono (Οὐρίων) similis οὖρον [ouron] kio signifas urino ; Vortaro Franca-Greka, Dictionnaire français-grec, Eugène Talbot, Edition Delalain, Paris, 1894 [10]