Malfermi la ĉefan menuon

Prijanka Ĉopra (hindie: प्रियंका चोपड़ा, Priyankā Coprā, angle Priyanka Chopra naskiĝis la 18-an de julio 1982 en Jamŝedpur, Ĝharkhando) estas barata aktorino en Bollywood. Chopra plenkreskis en Bareli, Utar-Pradeŝo. Oni elektis ŝin en 2000 al Miss World.

Prijanka Ĉopra
Priyanka Chopra at 2019 Cannes (cropped).jpg
Persona informo
Naskiĝo 18-an de julio 1982 (1982-07-18) (37-jara)
en Ĝamŝedpur
Lingvoj hindia lingvoangla lingvomarata lingvo
Loĝloko Novjorko
Ŝtataneco Barato
Alma mater La Martiniere Lucknow
Subskribo Prijanka Ĉopra
Familio
Edz(in)o Nick Jonas
Parencoj Parineeti Chopra
Meera Chopra
Joe Jonas
Kevin Jonas
Frankie Jonas
Profesio
Profesio aktoromanekenokantisto • beauty pageant contestant • filmaktoro • modmanekeno
TTT
Retejo http://www.iampriyankachopra.com
Information icon.svg
vdr
Prijanka Ĉopra, 2008

BiografioRedakti

Prijanka studis en Lakhnau, Bareli kaj Boston. Post ŝia reveturo el Boston, ŝi ricevis peton por partopreni en la konkuro Femina Miss India, al kiu anoncis sin ŝiaj gepatroj, sen ŝia scio. Ŝi venkis la titolon kaj reprezentis sian landon en la elektokonkuro de Miss World 2000, kiun ŝi same venkis.

Poste ŝi ŝanĝis al aktorado kaj ludis en pluraj sukcesaj barataj filmoj, kiel Andaaz, Aitraaz kaj Mujhse Shaadi Karogi.

FilmaroRedakti