Prilep

urbo en Nord-Makedonio

Prilep (makedone Прилеп, aliaj formoj: Parleap, turke Pirlepe kaj Perlepe, greke: Περλεπές, Perlepes aŭ Πρίλαπο, Prilapo estas urbo en la Respubliko de Makedonio. Laŭ la censo de septembro 2021 loĝis en la urbo entute 63 308 homoj.[1] La urbo Prilep estas la administra centro de samnoma komunumo opština Prilep.

Prilep
urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Nord-Makedonio
Poŝtkodo 7500
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 63 308  (2021) [+]
Loĝdenso 53 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 21′ N, 21° 33′ O (mapo)41.34638888888921.554166666667 [+]
Alto 620 m [+]
Areo 1194,44 km² ( 119 444 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Prilep (Nord-Makedonio)
Prilep (Nord-Makedonio)
DEC
Situo de Prilep

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Prilep [+]
vdr

Prilep estas konata kiel "la urbo sub la Turoj de Marko" pro ĝia apudeco al la turoj de la legenda heroo princo Marko.

Geografio

redakti

Urbo Prilep kuŝas en orienta de la Prilepa ebenaĵo, kiu estas parto de la plej granda rondvalo en Respubliko Makedonio – Pelagonio. Prilep troviĝas 650 metrojn super la marnivelo kaj iuj altaĵ-valetoj ĉirkaŭ la urbo havas altecon ĝis 680 metroj. La koordinatoj de la urbo estas : orienta longitudo 21035’07”, kaj norda latitudo 41021’02”. Kun ceteraj partoj de Makedonio ĝi estas ligita per voja kaj fervoja reto. En Prilep estas 7 bazlernejoj kaj 5 mezlernejoj kaj ekonomia fakultato.

Historio

redakti

Prilep, kiel urba kolonio, unuafoje estas menciita en la dokumentoj de la Bizanca imperiestro Bazilo la Dua en jaro 1018. En la kronikoj de la Bizanca historiisto Johano Skilica estas pli detale priskribita la renkonto de caro Samuilo kun siaj 15000 blindigitaj soldatoj post la batalo ĉe la montaro Belasica en jaro 1014. En 1018 jaro Prilep eniris en la limoj de Bizanco kaj en 1349 jaro falis sub Turkan regadon. Laŭ turkaj dokumentoj de 1468 jaro oni vidas, ke Prilep tiutempe havis 438 mastrumojn kaj estis dividita en 22 kvartaloj, el kiuj 20 estis kun makedona loĝantaro kaj nur 2 kvartaloj estis kun turka loĝantaro. La turka vojaĝverkisto Haĝi – Kalfa skribis, ke en la jaro 1670 la urbo havis ĉirkaŭ 1000 domojn kaj 200 vendejojn.

Dum la Balkanaj Militoj kaj la Unua Mondmilito, Prilep estis sub bulgara – germana okupado, kaj poste ĝis la komenco de la Dua Mondmilito ĝi estis sub serba okupado. Dum la Dua Mondmilito Prilep denove falis sub la bulgara – germanan okupadon, kiu daŭris ĝis liberigo la 9-an de septembro 1944 jaro.

Nuntempo

redakti

Nun Prilep estas moderna urbo kiu en Makedonio kaj tra la mondo estas konata kiel tabaka urbo, ĉar multe da loĝantoj en Prilep prilaboras tabakon.

Internacia infana kantfestivalo

redakti

Prilep estas ankaŭ konata ĉe infanoj tra la mondo pro ĝia festivalo Svezdiĉki - infana kantofestivalo kies okazigo celas krei fortan amikecajn ligojn inter la infanoj el malsamaj etnaj kaj religiaj fonoj kaj praktiki la principojn de grupa vivo, interhoma toleremo kaj komprenemo, por tiel helpi venki kulturajn diferencojn inter la infanoj el la tuta mondo.

 
Statuo de Zamenhof en Prilep

Prilep kaj Esperanto

redakti

Nun en Prilep ekzistas du Esperanto-societoj : “La Progreso”, fondita en 1963, kaj Junulara Esperanto-societo “Estonto”. Tamen, unua urba Esperanto-societo jam fondiĝis en 1928 - en ĝi inter alie aktivis la blindula esperantisto Vasile Ĝorĝieski (1906-1980), kiu postlasis al sia loka societo riĉan brajle presitan esperantlingvan libraron.

En Prilep estas statuo de Zamenhof kaj strato kun lia nomo. Krom tio ekzistas esperanta informtabulo je la centro de la urbo, okulkliniko ĉe la urba hospitalo kun nomo "Lazar Zamenhof". (vidu Listo de ZEO-j en Eŭropo).

Unu el la pioniroj de la esperanta movado en Prilep kaj unu el fondintoj de la esperanta societo "La Progreso" en 1963 estas Metodi Galeski.

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti