Valo de Primiero

(Alidirektita el Primier)

La Valo de Primiero (plej ofte mallonge nomata Primiero, primiere: Primier; germane Primör) situas en orienta Trentino, Italio. Ĝi konsistas el ses loĝlokoj: Imèr, Mezzano, Tonadiko, Trezakŭa, Fiera di Primiero kaj Siror - la unuaj du estas memstaraj komunumoj, la lastaj kvar ekde 2016 apartenas al komuna komunumo nomata Primiero San Martino di Castrozza. Kelkfoje ankaŭ la komunumoj de Canal San Bovo kaj Sagron Mis estas konsiderataj parto de la valo.

Valo de Primiero
Geografia regiono
valo [+]

LandoItalio
- koordinatoj46° 11′ 0″ N, 11° 50′ 0″ O (mapo)46.18333333333311.833333333333Koordinatoj: 46° 11′ 0″ N, 11° 50′ 0″ O (mapo)


Valo de Primiero (Trentino-Sudtirolo)
Valo de Primiero (Trentino-Sudtirolo)
DEC
Valo de Primiero
Valo de Primiero
Lokigo de Trentino-Sudtirolo en Italio

Map
Valo de Primiero
Vikimedia Komunejo:  Primiero [+]
vdr
La pli malalta parto de la valo

La valo estas ankaŭ konata sub la nomo de valo de Cismòn (Ĉis-MON) [mankas fonto]. En ĝi loĝas ĉirkaŭ 10 000 homoj. La vilaĝo San Martino di Castrozza ankaŭ apartenas al la alta valo. Ĝi dividiĝas inter la komunumoj Siror kaj Tonadico, kaj situas 14 km for de Fiera di Primiero, laŭ la vojo al la Montpasejo Role.

En la valo estas parolata aparta dialekto: la Primiera dialekto.

Historio redakti

En la valo homoj loĝas ekde Neolitiko, fakte restaĵoj estis trovataj ĉe lagoj de Colbricon.

En Primieron alvenis lombardoj, kiuj regigis la valon al Feltre. Primiero estis en la reĝolando de la princepiskopo de tiu urbo ĝis 1349, kiam Karolo la 4-a ĝin donis al Tirolo.

Dum la tirola (kaj poste aŭstra) tempo la popolo eksentis sin aŭstra, kaj ankoraŭ hodiaŭ multaj ne sentas sin italaj.

Primiero eniris en la reĝlando Bavario pro Napoleono Bonaparte (1809), sed rapide ĝi revenos aŭstra (1815). Ĝi estis konkerata de Italio per la unua mondmilito en 1919.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • (itale) pluraj aŭtoroj: Primiero di ieri...e di oggi, Saturnia, 1957