Primošten estas unu el la plej belaj urboj de Kroatio. Ĝi situas en la sudo, inter la urboj Šibenik kaj Trogir, ĉe la Adriatika marbordo kaj havas ĉ. 2.900 loĝantojn. La loĝantoj vivtenas sin per turismo, fiŝkaptado kaj per vin- kaj olivkultivado. Konata en la regiono estas la ruĝa vino Babić. Primošten estas fama pro la grandaj kaj belaj vinberejoj. Foto de la vinberejoj de Primošten pendis en la UN centro en Nov-Jorko. Krom la vinberejoj, Primošten ankaŭ estas konata pro ĝia tradicia azena vetkurado kiu okazas ĉiusomere. La plej granda plaĝo de Primošten nomiĝas Raduča, kaj oni elektis ĝian pli malgrandan parton, Mala Raduča, kiel unu el la 10 plej belaj plaĝoj en Kroatio (kaj Kroatio estas, laŭ freŝdata esplorado de National Geographic magazino en Usono, la pintdestino (2006) en la mondo por somera feriado). Dum la 1960-aj jaroj (kaj poste) sur duoninsulo apud Primošten estis Internacia-Esperanto-Kampadejo-Primoŝteno. D-ro Gabrijel Divjanoviĉ iniciatis la E-feriejon kaj Hugo Kraus verkis fotolibron pri ĝi nomata "Feliĉigaj Ferioj". Rade Petković (delegito de Ŝibenik) laboris por la kampadejo dum multaj jaroj.

Primoŝteno
kroate: Primošten
Urbo
Primošten duoninsulo
Oficiala nomo: Primošten
Ŝtato Kroatio Kroatio
Provinco Šibenik-Knin
Historia regiono
Maro Adriatiko
Situo Primošten
 - koordinatoj 43° 35′ 0″ N 15° 55′ 0″ O / 43.58333 °N, 15.91667 °O / 43.58333; 15.91667 (mapo)
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 58,18 km² (5 818 ha)
Loĝantaro 2 828 (2011)
Denseco 48,61 loĝ./km²
Urbestro Stipe Petrina
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 22 202
Telefona antaŭkodo 022
Aŭtokodoj ŠI
Ŝipokodoj PS
Situo enkadre de Kroatio
Situo enkadre de Kroatio
Situo enkadre de Kroatio
Vikimedia Komunejo: Primošten
Retpaĝo: www.primosten.hr

Fotaro redakti

 
Primošten
 
Primošten
 
Plaĝo ĉe Primošten
 
Sunsubiro
 
Primošten
 
Monumento por la originaj loĝantoj


Eksteraj ligiloj redakti