Primorska (ĉemara) estas unu el la kvin regionoj de Slovenio. Ĝi formas ne tre larĝan strion inter la adriatika marbordo sude kaj la Juliaj Alpoj norde.

Primorska (1) estas regiono de Slovenio

Nur malgranda parto de la regiono atingas la maron; pli granda parto estas disigita de ĝi de la itala provinco Triesto.

La regiono koincidas kun la norda parto de la habsburga kronlando Aŭstria Marbordo (Österreichisches Küstenland, Litorale Austriaco, Avstrijsko primorje), kiu en 1954 estis grandparte aligita al tiama Jugoslavio. La suda parto Istrio nun apartenas al Kroatio.

En 1918 la regiono estis okupita de Italio, kiu en 1920 aneksis ĝin kaj nomis ĝin Julia Venecio. Post la dua mondmilito la regiono estis dividita inter Jugoslavio kaj Italio, kiu konservis nur la urbajn regionojn ĉirkaŭ Triesto kaj Gorico. En la slovenia parto, kie mankis urbaj centroj, evoluis la havena urbo Koper kaj la urboduo Nova Gorica-Šempeter. Krome menciindas hidrarga-mineja urbo Idrija.

La suda parto de la regiono atingas la duoninsulon Istrio kaj estas nomata "Slovena Istrio" (Slovenska Istra).

La regiono havas, post la slovenia ĉefurbo urbo Ljubljano, la plej altan ekonomian nivelon de Slovenio.